Katedralo de Sankta Triunuo (Vieno)

Katedralo de Sankta Triunuo (germane Griechenkirche zur Heiligen Dreifaltigkeit) en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) apartenas al la Aŭstria mitropolito de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio[1].

Katedralo de Sankta Triunuo
germane Griechenkirche zur Heiligen Dreifaltigkeit
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 39″ N, 16° 22′ 39″ O (mapo)48.21083888888916.377372222222Koordinatoj: 48° 12′ 39″ N, 16° 22′ 39″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Konstantinopola Ortodoksa Eklezio
diocezo la Aŭstria mitropolo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Theophilvon Hansen
Konstrustilo novbizanca
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado la 18-a jarcento
Specifo
Mapo
Katedralo de Sankta Triunuo (Vieno) (Vieno)
Katedralo de Sankta Triunuo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Fleischmarkt 13, 1010 Wien
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Katedralo de Sankta Triunuo
vdr

La ortodoksa komunumo formiĝis en Vieno meze de la 18-a jarcento, kiam tie setliĝis pluraj grekaj komercistoj venintaj el la Otomana imperio. La arkidukino Maria Tereza permesis al ili konstrui kapelon de Sankta Georgo, sed tio nur parte solvis la problemon, ĉar la kapela statuso malebligis fari bazajn diservojn — bapton, geedzigon kaj sepulton[1].

En 1781 la imperiestro Jozefo la 2-a eldonis la Edikton pri toleremo. La greka komunumo ricevis aŭtonomion kaj ĝia kapelo statuson de la paroĥa preĝejo. Finfine en 1787 en la Vianda Bazaro (Fleishmarkt) estis konstruita la eta preĝejo de Sankta Triunuo (Griechenkirche zur Heiligen Dreifaltigkeit), kiu post rekonstruo en 1852 surbaze de projekto de Theophilvon Hansen ricevis la nunan aspekton[1].

En 1963 ĝi iĝis katedralo kaj rezidejo de la greka metropolito en Aŭstrio[1].

Inter famaj paroĥanoj estis la aŭstria dirigento Herbert von Karajan[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-06-03) La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.