Kategorio-Diskuto:Hebreaj esperantistoj

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor

Kial la etnonomo hebreoj? La kategorio temas pri judoj kiuj estis esperantistoj. Ĵus kreiĝis la kategorio "kvakeraj esperantistoj", kaj lige al tio ankaŭ kreiĝu superkategorio "esperantistoj laŭ religioj" - en tiu kategorio ankaŭ tiu ĉi kolektujo taŭgus, sed mi proponas alinomi ĝin al pli klara kaj memfida kategorio "judaj esperantistoj". ThomasPusch (diskuto) 21:55, 14 apr. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro via atento al la temo.
Miopinie, estas alemaŭ tri apartaj kategorioj: hebrea, israela kaj juda.
Fojfoje ja estas multe da interkovraĵo inter tiuj, sed neniam samon.
Historie ie, certe en Rusio, hebrea kaj juda estis la samo; sed tiu ne estas la realo por homoj ĉie kaj ĉiam.
Ekzemple mi estas israelano kies identeco kaj kulturo estas radikita en la hebrea. Eble mi ia apartenas al la juda popolo sed mi tute ne identigas min juda, kaj forte kontraŭas tiun identigon. Povus esti aliaj homoj kiel mi. Kvankam multaj israelanoj havas fortegan judan identecon tamen tute ne hebrean, malgraŭ ke ilia gepatra kaj nurunua lingvo ja estas la hebrea. Foje hebrea kaj juda kontraŭstaras, certe por la laikuloj kaj ĉefe en Israelo.
Vide la la nunaj eventoj en Israelo kaj kun la paso de la tempo tiuj kategorioj, sen konekto al esperantisteco, povos malplektiĝi. Sj1mor (diskuto) 06:20, 15 apr. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Hebreaj esperantistoj".