Kategorio-Diskuto:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014
La kategoria nomo "Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014" vere iom torditas kaj komplikas, kvankam eblas kompreni pri kio temu. La pli larĝa kategorio estas "Membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014", tiu nomo bonas. Laŭ mi la koncepto "Eŭropa Parlamento 2009-2014" devus resti kune, do pli logikus ŝanĝi la vortordon al "Membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014 elektitaj en Belgio", sed ankoraŭ pli bonus iom pli mallonga versio, kiel "belgiaj membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014". Mi komprenas ke ne estu "belgaj", ĉar belgo en EU ankaŭ povas elektiĝi membro de la EP en alia EU-membroŝtato, sed la vortumo "belgiaj" jam konsideras tiun fakton. ThomasPusch (diskuto) 17:59, 19 Jan. 2016 (UTC)
- Same cetere estas pri la kategorioj "...en Francio...", "...en Pollando...", "...en Svedio...". Mi ne kopias mian noton al tiuj diskutpaĝoj, sed de tie direktigas al tiu-ĉi paĝo, por ke ne estu kvar notoj pri la principe sama temo. ThomasPusch (diskuto) 18:00, 19 Jan. 2016 (UTC)
Komencu diskuton pri Kategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Kategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014.