Kategorio-Diskuto:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Moldur

Reĝedzoj estas nomo por viroj, por virinoj devus esti reĝedzinoj. Sekve mi supozis, ke en tiu ĉi kategorio estos reĝedzoj kiel viroj, do io kiel edzoj de reĝinoj. Anstataŭ ili estas ĉi tie nur virinoj. uzanto:Jujijo 05:37, 31. Aŭg 2010 (UTC)

Kara Jujijo, vi pravas ke ordinare oni parolas familie pri "edzo" kiel viro kaj "edzino" kiel virino, kaj oni ne ordinare uzas "edzo"n kiel seksneŭtran vorton. Mi konsideris ĉu estu aŭ "gereĝedzoj" aŭ "reĝgeedzoj" kiuj ambaŭ ŝajnis al mi tre malgraciaj. Ĉar oni rajtas uzi historie virformajn profesio-nomojn (kuracisto, instruisto, reĝo ktp) kiel nuntempe seksneŭtrajn profesio-nomojn, kaj ĉar esti edz(in)o de reĝo estas efektive kiel profesio (pli ol kiel nura familiano) - do mi finfine decidis uzi "Reĝedzo"n kiel seksneŭtran vorton. Mi kredas ke tio estu laŭ vikipedia reguloj pri seksneŭtreco (kaj ke iu ajn konfuzo solviĝos pro alidirektiloj). Se mi malpravas, kaj se ĉi tiu uzado estas kontraŭ vikipedia interkonsento, mi ne protestas. --uzanto:Ariadne 07:55, 31. Aŭg 2010 (UTC)

(La ĉi-supra diskuto inter Jujijo kaj Ariadne temis pri la kategorio-nomo Kategorio:Francaj reĝedzoj. Tiu kategorio nun estas Kategorio:Reĝinoj de Francio. Tamen ĝi ankoraŭ celas la ĝeneralan kategorion "reĝedzoj" kun siaj subkategorioj.) - Moldur (diskuto) 19:22, 5 Dec. 2015 (UTC)/ThomasPusch (diskuto) 09:07, 19 Jan. 2016 (UTC)

Sendepende ke li delonge finis sian aktivadon en vikipedio, Jujijo pravas ke "reĝedzo" nepre estas viro (kiel ekzemple Princo Filipo, Duko de Edinburgo). Ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas la fakton ke malmultaj vortoj en Esperanto havas seksecon, kiel "patro" aŭ "filo", nediskuteblas ke "reĝo" kaj "edzo" apartenas al tiuj sekse difinitaj vortoj. Eblas diskuti ĉu sencas havi apartan kategorion por edzinoj de reĝoj, krom kategorio por regantaj reĝinoj, kaj apartan kategorion por edzoj de reĝinoj, krom kategorio por regantaj reĝoj: al mi ŝajnas ke pli simplas rezigni pri tiu nuanco kaj nur havi kategoriojn pri "reĝoj" (regantoj aŭ edzoj) kaj "reĝinoj" (regantoj aŭ edzinoj). Krome restus la demando, ĉu permeseblas kategoria nomo "reĝedzoj" (kiu jes estas "reĝa edzo" sed ne "edzo de reĝo"), aŭ ĉu devus esti "edzoj de reĝinoj" ... krom se iam en la estonto estos gejaj paroj de du viraj edzoj. Ĝis nun tio ne ekzistas (maksimume estas gejaj amatoj de viraj reĝoj). Mi laŭ la modelo de la kategorio pri reĝinoj de Francio pledas por komunaj kategorioj pri "reĝoj" (regantoj aŭ edzoj) kaj "reĝinoj" (regantoj aŭ edzinoj). Se estus fortaj voĉoj por apartaj kategorioj, mi rekomendus la laŭeble klarajn titolojn "edzoj de reĝinoj" kaj "edzinoj de reĝoj". ThomasPusch (diskuto) 09:07, 19 Jan. 2016 (UTC)

Tiu problemo atingis min jam longe, foje pri hungara reĝo mi tiel agis (ne en kategorio), ke inreĝo estas tiu, kiu regas kiel reĝo, reĝino estas tiu, kiu simple estas nur edzino de reĝo.--Crosstor (diskuto) 09:28, 19 Jan. 2016 (UTC)

Por iom rigardi al alilingvaj vikipedioj, ŝajnas ke la plej grandaj branĉoj nur dividas inter monarkoj kaj geedzoj de monarkoj. Iuj lingvoj simple grupigas la gereĝojn sub titolo "reĝoj", la partnerojn de gereĝoj same, la franca almenaŭ precizas kaj nomas tiujn kategoriojn "Roi et reine (ekzemple d'Espagne)" aŭ "Roi et reine consort (ekzemple d'Espagne)". Tamen en Esperanto, kie kontraste al la franca por kategorioj uzatas pluralo, la titolo "reĝoj kaj reĝinoj de Hispanio" aŭ "gereĝoj de Hispanio" aspektas normala vortumo, sed la titolo "geedzoj de gereĝoj de Hispanio" laŭ mia persona opinio aspektas groteske. Al mi persone ŝajnas, ke la vorto "monarko" en Esperanto estas seksneŭtrala, dum reĝo kaj reĝino (kiel "roi et reine") evidente ne seksneŭtralas. Eble "monarkoj de Hispanio" kaj "geedzoj de monarkoj de Hispanio" estus elturniĝo. Tutbone tiu kategoriigo tamen ne aspektas... ThomasPusch (diskuto) 20:30, 13 Feb. 2016 (UTC)

Propono

La kategoria strukturo kiun uzanto Ariadne kreis estas tute bona, kaj paralelas al pluraj alilingvaj vikipedioj. Tamen la kategorioj bezonas pli taŭgan nomadon.

La ekzistanta kategorio "Reĝedzoj" celas al (neregantaj) edzinoj aŭ edzoj de (regantaj) reĝoj aŭ reĝinoj. Bedaŭrinde Esperanto ne havas mallongan kaj trafan esprimon por tio, kiel ekzemple la angla "Royal consort". Ariadne provis eksperimente enkonduki la konstruon "reĝedzoj" kun tiu signifo, sed tio ne funkcias. Ni ne povas en Vikipedio ekuzi vortojn kun novaj signifoj kiujn ili ne jam havas en normala Esperanto. Same ne uzeblas "gereĝedzoj" aŭ "inreĝo" lum inventitaj signifoj.

Mi proponas Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj, kun subkategorioj laŭ unuopaj reĝlandoj. Ekzemple unu subkategorio por Britio, kun britaj reĝedzinoj kaj ankaŭ Princo Filipo, edzo de la nuna reĝino. Ĝi povas nomiĝi, ekz-e, "Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj de Britio".

Pluraj reĝlandoj havas nur virajn reĝojn, neniujn regantajn reĝinojn. Por tiuj ne necesas tiel longaj nomoj. Anstataŭ la teoria "Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj de Francio" ĝi pli realisme nomiĝu simple "Kategorio:Reĝedzinoj de Francio" aŭ "Kategorio:Reĝinoj de Francio", ekzemple.

Ni ne havu kategorion por "reĝinoj" kiu miksas reĝedzinojn kaj regantajn reĝinojn.

Amike, Moldur (diskuto) 08:12, 1 Mar. 2016 (UTC)

Se neniu protestos, mi alinomigos al Kategorio:Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj. Amike, Moldur (diskuto) 18:29, 7 Mar. 2016 (UTC)
Farite. Moldur (diskuto) 19:29, 1 apr. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Reĝedzinoj kaj reĝinedzoj".