Kategorio-Diskuto:Setlejoj dividitaj pro ŝtatlimo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Petr Tomasovsky

Nomo de tiu ĉi kategorio estas ŝanĝenda, ĉar ne ĉiam temas pri urboj, kiuj estis dividitaj. Povas temi ankaŭ pri municipoj, simple pri sidejoj. Mia propono estas nova nomo - Kategorio:Sidejoj dividitaj pro landlimo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:53, 23 maj. 2019 (UTC)Reply

Ĉu vi certas pri sidejoj? Eble loĝlokoj estus pli konvena.RG72 (diskuto) 06:33, 24 maj. 2019 (UTC)Reply
Oni iam parolas pri urboj, municipo, vilaĝoj ks. kiel pri sidejoj, ekz. Ofico (iu ajn, aŭ io alia) havas sidejon en urbo, municipo... Sidejo estas konsiderata nur simple kiel loĝloko. Komparu ekz. kun ru:Категория:Населённые пункты, разделённые государственной границей aŭ kun cs:Kategorie:Sídla rozdělená státní hranicí. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:39, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Pardonon, sed tiu varianto ŝajnas al mi ege dubinda. Rigardu Sidejo — temas pri tute alia afero.RG72 (diskuto) 06:44, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Jes, mi scias, kion signifas la vorto "sidejo", ke tio estas loko, kie sidas iu organizo ks. Mi ne kverelos pri tio. Mi tradukis la nomon de kategorio laŭ la ĉeĥa versio. Se vi deziras, alinomu la kategorion laŭ via opinio, sed antaŭa ĝia nomo ŝajnis al mi tre malbona, eĉ kiam uzas ĝin la angla versio, en:Category:Divided cities. Vilaĝo ne estas ja urbo. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:53, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Mi ŝanĝis la nomon el "sidejoj" al "loĝlokoj". Petr Tomasovsky (diskuto) 07:34, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Ankoraŭ ni povus diskuti pri la vortokunigo "landlimo", kio ne estas la sama kiel "ŝtatlimo". Landlimo devus esti alinomita ekzemple al simpla limo (geografia linio), (ĉar Limo estas ankaŭ la nomo de ĉefurbo). Vd ankaŭ: Diskuto:Landlimo. Do, la nomo de tiu ĉi kategorio poste devus esti Kategorio:Loĝlokoj dividitaj pro ŝtatlimo, kio respondus al la nomo de rusa versio. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:56, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Mi opinias, ke nuna nomo de la kategorio estas ĝusta. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:18, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Setlejoj dividitaj pro ŝtatlimo".