Katka Pretschnerová

Katka Pretschnerová [preĉnerova], (naskiĝis la 11-an de oktobro 1906 - mortis 2002) – instruistino, verkistino. Esperanton ŝi lernis kun sia edzo laŭ la radiokurso de Radio Bratislava; membrino de BEKO, gvidis E-kursojn; estis literature aktiva, plurfoje atingis bonajn rezultojn en belartaj konkursojn de SEA, ekzemple dum la 7-a kongreso de AE SSR (1977) en kategorio originala prozo (la 2-an premion je verkoj Sinjoro Vagul kaj Okazintaĵoj de Sidonka); korespondis kaj en Slovakio propagandis latvan poetinon Elvira Lippe (1905 – 1989); profesie estis instruistino, kiu instruis ankaŭ Esperanton en pensiulaj kluboj.

Katka Pretschnerová
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1906 (1906-10-11)
Morto 30-an de novembro 2001 (2001-11-30) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fonto redakti

  • Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.
  • Esperantisto Slovaka 1/92, p. 13, 3/1999, p.11