Katrien Delavier

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Katrien DELAVIER (1961 - 22-a de septembro 1998) estis franca esperantisto kaj muzikisto. Proksima kunlaborantino de la kantisto Jacques Yvart, ŝi harpe kaj flute akompanis lin sur lia disko de E-lingvaj Brassens-kanzonoj. En la Montpeliera UK Delavier ludis en la koncerto de La Kompanoj, sed svenis je ĝia fino, enhospitaliĝis kaj ne povis ludi en la kongresa koncerto de Yvart.

Katrien Delavier
Persona informo
Naskonomo Catherine Delavier
Naskiĝo 24-an de januaro 1961 (1961-01-24)
en Roubaix
Morto 22-an de septembro 1998 (1998-09-22) (37-jaraĝa)
en Tourcoing
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo harpisto
vdr