Kazana Bestoĝardeno

La Zoo de KazanjoKazana Bestoĝardeno estas pli oficiale Zoobotanika ĝardeno de Kazanjo aŭ de Kazan, Rusio. Ĝi estus fondita en 1806 kaj enhavas areon de 7 ha kie loĝas 1201 bestoj de diversaj specioj nome: 145:

Kazana Bestoĝardeno
Zoobotanika ĝardeno de Kazanjo
ZooBotanika ĝardeno
bestoĝardeno [+]

MunicipoKazan
Koordinatoj55° 45′ 57″ N, 49° 8′ 4″ O (mapo)55.7658333349.13444444Koordinatoj: 55° 45′ 57″ N, 49° 8′ 4″ O (mapo)

Fondo1806

Kazana Bestoĝardeno (Tatario)
Kazana Bestoĝardeno (Tatario)
DEC

Kazana Bestoĝardeno (Eŭropa Ruslando)
Kazana Bestoĝardeno (Eŭropa Ruslando)
DEC
Map
Kazana Bestoĝardeno
Vikimedia Komunejo:  Kazan zoo-botanical garden [+]
vdr

Zoobotanika ĝardeno de Kazanjo estas la plej malnova zoo en Rusio kaj unu el plej malnovaj samtipaj organizoj en Europo.

Historio redakti

La zoo estis organizita surbaze de la Ŝtata Universitato de Kazano en jaro 1806 fare de Karl Fjodoroviĉ Fuks. En jaro 1829 oni aĉetis terenojn surborde de lago Kaban por konstruo de botanika ĝardeno (6,7 ha). En jaro 1834 oni finkonstruis oranĝejon kaj la botanika ĝardeno estis malfermita por publiko. Nun en oranĝejo kreskas palmoj, kiuj estis enterigitaj en pasinta jarcento (du ekzempleroj de Trachycarpus excelsa (H. Wendl) kun ago de ĉ. 156 jaroj)

Nuntempa stato redakti

Nun en la zoo vivas 1201 bestoj el 145 specioj. 27 specioj estas listigitaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Botanika kolekto konsistas el 500 specioj kaj kultivaroj por eneja bredado kaj 203 por ekstereja bredado, entute 5941 da ekzempleroj. 20 specioj estas listigitaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

La zoo havas rilatojn kun 50 zooj kaj leterintersanĝon kun 30 botanikaj ĝardenoj en Rusio kaj eks-Sovetio. Ĝi apartenas al Urala branĉo en Konsilio de Uralaj kaj Volgiaj Botanikaj Ĝardenoj de Rusia Akademio de Sciencoj, kunlaboras kun Internacia Konsilio de Botanikaj Ĝardenoj por plantprotektado (Botanic Gardens Conservation International (BGCI). En jaro 1996 la zoo iĝis membro de Eŭropa Asocio de Zooĝardenoj kaj Akvarioj (EAZA), ek de marto 1997 – membro de Eŭrop-Azia Regiona Asocio de Zooĝardenoj kaj Akvarioj (EARAZA).

La plej uzataj rimedoj de edukado en la zoo estas ekskursi-lekcia kaj scienc-esplora laboro. Ĝi konsistas el ekskursoj kaj lekcioj lau ĝardentereno, lekcioj kun montrado de bestoj ekstere de la zoo, temaj tagoj kaj aliaj amasaj aranĝoj. La Kazana zoo realizigas la Respublikan programon “Evoluo de ekologia eduko kaj flegado”.

La zoo de Kazanjo sukcese reproduktas kelkajn rarajn speciojn de bestoj kaj plantoj. Kune kun Centra arbara naturrezervejo la zoobotanika ĝardeno plenigas sciencan laboron por reigo arbaren de brunaj ursidoj (Ursus arctos) naskiĝintajn en mallibero. Tiu-ĉi agado havas nenian analogon tutmondskale. Oni precizigas metodojn por reproduktado de raraj specioj de ursoj - Blanka urso (Ursus maritimus) kaj Okulvitra urso (Tremarctos ornatus). Ekde 1979 jaro ĝis 1996 jaro naskiĝis 15 blankaj ursidoj, plenkreskis 12 – alta indico por bestidaro.

La zoo partoprenas Internaciajn programojn por konservado de 4 specioj de raraj rabobirdoj - Blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla), Blankaŝultra aglo, (Aquila heliaca), MonaĥvulturoNigra vulturo (Aegypius monachus), Granda maraglo aŭ Tigrokapa haliaeto (Haliaeetus pelagicus). Kunlaborantoj – Volgo-Kama naturrezervejo (metodoj de esplorado kaj konservado), biologia fakultato de Ŝtata Universitato de Kazano (biologio de zooĝardena reproduktado). En jaro 1991 oni ekhavis idaron de Blankaŝultraj agloj – la dua fojo en la mondo post zoo en Poznan. Oni aktive disloĝigas birdojn (cignojn) sur urbajn lagojn.

La zoo kun instituto de ekologio kaj Ministerio pri ekologio de Respubliko Tatarstano kompiladas la Respublikan Ruĝan Liston de Endanĝeritaj Specioj

Interesaĵo redakti

La zoo situas ĉe vojkruco de urbaj stratoj de Hadi Taktaŝ kaj Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

Ret-paĝo (en la rusa lingvo)