Kazo post ''kiel''
(Alidirektita el Kazo post "kiel")
Post kiel la substantivo devas havi la saman kazon, kiun havas la vorto, al kiu ĝi rilatas.
Ekzemploj:
- Petro amas Paŭlon kiel vera amiko. Li elektis nin kiel prezidanto.
- Petro amas Paŭlon kiel veran amikon.
- Ni elektis lin kiel prezidanton.
La ekzemplojn sub 1. oni povas kompletigi per la ripeto de la verbo:
- Petro amas Paŭlon kiel vera amiko amas.
- Li elektis nin kiel prezidanto elektas.
La ekzemplon sub 2. oni kompletigas per oni... as:
- Petro amas Paŭlon kiel veran amikon oni amas.
La ekzemplon sub 3. oni kompletigas per por ke li estu...:
- Ni elektis lin por ke li estu prezidanto.
Anstataŭ la lasta varianto oni povas uzi simplan nominativon (predikativon):
- Ni elektis lin prezidanto.