Kebeka regiono

(Alidirektita el Kebek-regiono)

La Kebeka regiono (franclingve, Capitale-Nationale, "regiono de la nacia ĉefurbo") estas unu el la 17 administraj regionoj de Kebekio, Kanado. La ĉefurbo de Kebekio, Kebeko, estas ankaŭ ĉefloko de tiu ĉi regiono. La regiono havas tutan loĝantaron de 661 060 (2006), el kiuj 74.3 % loĝas en Kebeko.

Kebeka regiono
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboKebekurbo
- koordinatoj47° N, 72° U (mapo)47.3333-71.5Koordinatoj: 47° N, 72° U (mapo) [+]
Areo18 643,63 km² (1 864 363 ha) [+]

Loĝantaro757 950 [+] (2021)
Denseco40,65 loĝ./km² [+] [+]

Kebeka regiono (Tero)
Kebeka regiono (Tero)

Kebeka regiono (Kebeko)
Kebeka regiono (Kebeko)
DEC
Kebeka regiono
Kebeka regiono

Map
Kebeka regiono

Vikimedia Komunejo:  Capitale-Nationale [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

Kebek-regiono lokiĝas ĉe la norda flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, inkluzive de la insulo d'Orleans kaj aliaj insuloj, sube ĝis la rivero Sagano. Ĝi najbaras okcidente Maŭricion, norde Saganion–Sankt-Johan-Lagion, kaj nord-oriente Nord-Bordion. Ĉe la alia flanko de la Sankt-Laŭrenco, ĝi najbaras Ŝodierion-Apalaĉion kaj Malsupran Sankt-Laŭrencion.

Prezento redakti

Kebek-regiono posedas riĉan historian kaj naturan heredaĵon. La regiono posedas kvin el la naŭ historiaj arondismentoj de Kebekio. Interalie, la Malnova Kebeko, sola ekzistanta murita urbo norde de Meksikio, estas Monda Heredaĵo de Unesko. Fonto de la franclingva civilizacio en Ameriko, Kebeko koniĝas ekde la 17a jarcento por sia kulturo, arĥitekturo kaj unika fortikigita urboplanado. Same, la kebekia politika vivo centriĝas sur la Nacia Asembleo de Kebekio, kiu sidas en Kebeko. La mondskala pilgrimadcentro Sainte-Anne-de-Beaupré troviĝas en la regiono.

La regiono posedas grandajn naturajn spacojn, el kiu la parko La Jacques-Cartier, la parko Grands-Jardins et la parko Hautes-Gorges. La Karleveza regiono estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. La plej alta akvofalo de Kebekio, la akvofalo Montmorency, lokiĝas tuj apud Kebeko; ĝi pli altas ol Niagaro.

Subdividaĵoj redakti

Kebek-regiono konsistas el 6 regionaj municipoj, kvar sendependaj municipoj, kaj unu indiana rezervejo, por sumo de 67 municipoj.

Regionaj municipoj (Municipalité régionale de comté, MRC)

Sendependaj Urboj

Sendependa Paroĥo

Indiana Rezervejo

Eksteraj ligiloj redakti