Kebeki-franca lingvo

vario de la franca lingvo parolata en Kebekio
(Alidirektita el Kebeki-franca dialekto)

La kebekia dialekto estas la franca lingvo parolata en Kebekio, la plej komuna dialekto de la kanadfranca. La plej neformalan stratparolan varianton oni nomas "joual", laŭ la malnova loka prononco de la vorto "cheval" (ĉevalo). Tiu dialekto plejparte devenas el prononcmaniero de okcidenta Francio, de kie plejparte devenas radikoj de kebekianoj. Ekde la foriro de kolonianoj, ĝi ne multe ŝanĝiĝis ĝis nun, krom eble pluraj aldonoj el la angla lingvo.

Kebeki-franca lingvo
français québécois
dialekto
kanada franca lingvo
Parolata en Kebekio
Parolantoj 9,700,000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Itala
Latinida
Ital-okcidenta
Okcidenta
Gaŭlo-Ibera
Gaŭlo-latinida
Gaŭlo-Rhaeta
Oïla
Franca
Kebeki-franca
Oficiala statuso
Reguligita de Oficio Kebekia de la Lingvo Franca
Lingvaj kodoj
  Glottolog queb1247
Angla nomo Quebec French
Franca nomo français québécois
Noto
vdr

En la neformala parolmaniero, formoj estas ofte ŝrumpitaj kompare kun formoj de la oficiala franca. Ekzemple:

Franca Kebekia Esperanto
Je suis [ʒə sɥi] Chu [ʃy] Mi estas
Tu es [ty ɛ] T'es [t‿e] Vi estas
Il est [il‿e] Y'est [j‿e] Li estas
Elle est [ɛl‿ɛ] È [ɛ] Ŝi estas
Nous sommes [nu sɔm] On est [õn‿e] Ni estas
Vous êtes [vuz‿ɛt] Vous êtes [vuz‿ɛt] Vi estas
Ils sont [il sɔ̃] I sont [i sõ] Ili estas
Maintenant, À cette heure [mɛ̃t(ə)nɑ̃] Astheure [astaœ̯ʁ] Nun

La kebekia havas plurajn esprimojn kaj vortojn apartajn. Kiel:

Kebekia Franca Esperanto
Débarbouillette Gant de toilette Lavtuko
Dépanneur Magasin du coin Vendejeto
Poudrerie Blizzard Neĝventego

La kebekiaj insultaĵoj devenas el la preĝeja vortlisto. Kiel:

Preĝeja Kebekia Esperanto
Tabernacle Tabarnak (Tabernaklo)
Hostie Osti, Asti Esti (Hostio)
Calice Calisse (Kaliko)
Christ Criss (Kristo)
Ciboire Cibouère (Hostiujo)

La prononco ankaŭ iom malsimilas. En la kebekia lingvo, oni neniam prononcas /di/, /dy/, /ti/ aŭ /ty/, sed [d͡zi], [d͡zy], [t͡si] kaj [t͡sy]. Ekzemple, la franca frazo "Tu dis que le tirage dure" estos prononcata:
En la franca: [ty di kə lə tiʁaʒ dyʁ]
En la kebekia: [t͡sy d͡zi kə lə t͡siʁaʒ d͡zyːʁ].

En la familiara kebekia, oni ankaŭ konservas la pronomon antaŭ frazo inversita pro demando. Tiel, la frazo "Dis-tu?" fariĝas "Tu dis-tu?", en la kebekia.

La kebekia estis multe influita de la angla, kiu estis ekde nelonge la potenca lingvo. Do ankoraŭ estas uzata neoficiale la angla mezursistemo, kaj uzo de anglaj vortoj per la popolo, ĉefe pri veturo. Koresponde al la anglaj vortoj oni uzas malnovajn francajn mezurvortojn, ekzemple:

Kebekia Angla Esperanto
2 pieds 2 feet 2 futoj
3 pouces 3 inches 3 coloj


Kebekia Franca Esperanto
Windshire (ankaŭ Pare-brise) Pare-brise Ventŝirmilo
Muffler Silencieux Silentigilo

La kebekia dialekto estis la ĉiutaga lingvo de la plimulto de la kebekianoj dum jarcentoj. Tamen, la Katolika Eklezio, kiu kontrolis la instruadsistemon, multe helpis plivivigi pli puran version de la franca ĉe la plej altnivelaj sociaj klasoj. Poste, la kreo de la Office de la langue française (Ofico pri la franca lingvo) permesis al la kebekianoj "rekonektiĝi" al la francaj fontoj.

Hodiaŭ, la kebekia dialekto ankoraŭ vivas, sed ĝi pli kaj pli alproksimiĝas al la "internacia franclingvo". Oni ankaŭ notu, ke ĝi estas ĉefe parolata lingvo. Nur kelkaj aŭtoroj, kiel Michel Tremblay kun siaj verkoj kiel "Les Belles-Soeurs", provis verki en ĝi.

Vidu ankaŭ redakti