Ĥedivo

(Alidirektita el Kedivo)

Ĥedivo (turke Hıdiv, perse ‏خديو‎, ankaŭ kedivo[1]) estis titolo de vicreĝoj en islama Egiptio (tiam provinco de la Otomana imperio) en la jaroj 1867-1914. Ismail Paŝao estis Ĥedivo de Egiptujo kaj Sudano de 1867 ĝis 1879.

La vorto devenas el la persa lingvo kun signifo Sinjoro kaj respondis proksimume al la esprimo princo.

La turka sultano donis en 1867 tiun titolon al la egipta reganto, kiu tiam portis titolon paŝao. Li rajtis esti alparolata „Via Majesto“. La lastan ĥedivon detronigis britoj en 1914, poste ĝi ne plu estis uzata, ĉar lia sekvanto fariĝis sultano kaj poste reĝo.

Famaj ĥedivoj estis Said kaj Ismail, dum kies regado estis konstruata kaj inaŭgurita la Sueza Kanalo.

Ĥedivoj de Egiptujo redakti

  • Ismail Paŝao (1867–1879)
  • Taŭfik (Muhammad Tawfiq Paŝa) arabe ‏توفيق‎, turke Tevfik Paşa (1879–1892)
  • Abbas Hilmi la 2-a (Abbas Hilmi Paŝa) arabe ‏عباس حلمي الثاني‎ (1892–1914)

Referencoj redakti

  1. Difino en PIV: "kediv/o ♜ Vicreĝo en islama Egiptio."