Kejrino - japane 競輪 respektive ケイリン, angle Keirin - estas formo de kunkurso de traka biciklado, en kiu la konkursaj biciklistoj sekvas en la "ventoombro" de antaŭveturanta motorciklo (aŭ foje de alia biciklisto transprenanta tiun rolon). La formo de bicikla konkurso inventiĝis en Japanio ĉirkaŭ la jaro 1948 pro celo de komerca vetado, kaj iĝis olimpika sporto en la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo, Aŭstralio.

dum konkuro en la traka bicikla konkursejo Omija en la gubernio Saitama, la naŭ konkursantoj konsistigas linion post la rapidigisto kiam ili rapidas tra kurbiĝo.
konkursnatoj sprintas al la cela linio en la lasta rondiro de la sama konkursejo.

Konkursoj kutime longas 2 kilometrojn: 8 rondirojn de po 250 m, 6 rondierojn de po 333 m aŭ 5 rondirojn de po 400 m. Per lotumo disdonatas la startaj pozicioj de la konkursaj biciklantoj malantaŭ la motorciklo aŭ la anstataŭa senmotora rapidigisto. La konkursantoj devas resti malantaŭ la rapidigisto dum difinita nombro da rondiroj. Komence la rapidigisto iras en rapideco de proksimume 25 kilometroj po horo, sed iom post iom altigas la rapidecon al proksimume 50 kilometroj po horo. Kutime la rapidigisto forlasas la biciklan trakon 600 ĝis 700 metrojn antaŭ la fino de la konkursa distanco. La rapideco de la gajnanta konkursano estas kutime ĉirkaŭ 70 kilometroj po horo - rapideco malfacile atingebla en ebenaĵo sen tia rapidigista helpo.

Konkursoj de kejrino ofte okazas en diversaj vetveturoj kun decida fina konkuro. Foje malsukcesintaj konkursanoj ricevas duan ŝancon konkuri en aparta vetveturo.

Ekde la jaro 1980 konkurso de kejrino por viraj biciklistoj estas parto de la ĉiujara Monda Ĉampionado de biciklado, kaj ekde la jaro 2002 ankaŭ konkurso por virinaj biciklistoj estas parto de ĝi.

Olimpikaj konkursoj redakti

olimpiko vira ora medalo
2000   Florian Rousseau
2004   Ryan Bayley
2008   Chris Hoy
2012   Chris Hoy
2016   Jason Kenny
olimpiko virina ora medalo
2012   Victoria Pendleton
2016   Elis Ligtlee

Eksteraj ligiloj redakti