Kenja Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo en Kenjo

La societo Kenja Ruĝa Kruco - angle Kenya Red Cross Society, svahile Msalaba Mwekundu la Kenya - estas organizaĵo de humanitara helpo en Kenjo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Najrobio, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Uhuru Kenyatta, ŝtata prezidanto de Kenjo.

Kenja Ruĝa Kruco
Kenya Red Cross Society / Msalaba Mwekundu la Kenya
Emblemo de Kenja Ruĝa Kruco
Lando  Kenjo
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1965
prezidanto Uhuru Kenyatta, ŝtata prezidanto de Kenjo
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Najrobio
Interretejo https://www.redcross.or.ke/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti