Criș
(Alidirektita el Keresd)

Criș [kriŝ] (hungare: Keresd [kereŝd], germane: Kreisch [krajŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Sighișoara kaj administracie apartenas al komunumo Daneș.
Criș | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Keresd (hungare), Kreisch (germane) | |
Komunumo | Daneș | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | |
Situo | 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo)46.1524.716666666667Koordinatoj: 46° 9′ N, 24° 43′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 547201 | |
Loĝantaro | 627 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 1 343 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj) kaj en 1992 687 (rumanoj, 22 % da germanoj, ciganoj, hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1305. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo, bieno de familio Bethlen. En 1684 Elek Bethlen fondis presejon en sia fortikaĵkastelo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homojRedakti
- Gábor Bethlen (Sibio, 1836 – Keresd, 1897) politikisto.