Kestoglavo aŭ pli precize kestotenila glavo estas tipo de glavo de la komenco de la moderna epoko karakterizita per kestoforma tenilo kiu protektas la tenantan manon. La kestotenilo estas disvolvaĵo de la bastonetoj aldonitaj al la ŝirmo-butonoj de la glavoj ekde la fino de la Mezepoko. En moderna epoko, tiu variaĵo de glavo estas foje referencata kiel larĝa glavo.[1][2]

Tipa schiavona de la fino de la 17a jarcento.

La kestotenila glavo estis ĝenerale uzita kiel militista glavo, kontraste kun la rapiro, nome la svelta duelglavo portita kun civila vestaro dum la sama periodo, kvankam ĉiu el ili havis ioman uzadon kaj en militistaj kaj en civilaj kuntekstoj. Plia distingo aplikita de armil-historiistoj kaj kolektistoj estas ke vera kestoglavo havas du-randan klingon, dum similaj larĝklingaj glavoj kiuj havas nur unu tre akrigitan randon and dikigitan dorson estas nomataj sabroj.

Fakte variaj formoj de kestoteniloj estis muntitaj kaj en larĝaj glavoj kaj en sabroj.[3]

Unu el la armiltipoj en la modernepoka germana duelsporto "Mensur" ("akademia skermo") estas la kestotenila Korbschläger.[4]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. "Broadswords". thearma.org. Alirita la 19an de junio 2020.
  2. Oakeshott, Ewart (2012) [1980]. European Weapons and Armour: From the Renaissance to the Industrial Revolution. Woodbridge: The Boydell Press. pp. 156, 173, 175. ISBN 978-1-84383-720-6.
  3. Martyn, pp. 6, 29
  4. Artikolo de:Korbschläger en la germanlingva Wikipedia.

Bibliografio redakti

  • C. Martyn, The British Cavalry Sword from 1800, Pen and Sword Books, Barnsley (2004).
  • R. E. Oakeshott, European weapons and armour: From the Renaissance to the industrial revolution (1980).