Chianti

(Alidirektita el Kianto)

La regiono Chianti [ˈkjanti], aŭ itale plennome Colline del Chianti, "montetoj de Chianti", en Esperanto Kiantio, estas tradicia vinkultiva regiono, kiu ampleksas proksimume trionon de la suma areo de la politika regiono Toskanio kaj en kiu jam ekde multaj jarcentoj produktatas konata vino nomata laŭ la regiono.

Mapo de la regiono Chianti

Superrigardo pri la regiono redakti

La suma regiono Chianti etendiĝas de la urbo Pizo nordokcidente ĝis la urbo Montalcino en la sudoriento. Ĝi oficiale – aparte rilate al la vinkultivado – estas partigita en naŭ subregionojn:

  • Chianti Classico (vidu sube)
  • Chianti Rufina (ĉirkaŭ Pontassieve)
  • Chianti Colline Pisane (ĉirkaŭ Pizo)
  • Chianti Montalbano (ĉirkaŭ Carmignano)
  • Chianti Colli Fiorentini (ĉirkaŭ Florenco)
  • Chianti Colli Senesi (ĉirkaŭ Siena)
  • Chianti Aretini (ĉirkaŭ Arezzo)
  • Chianti Colline Lucchesi (ĉirkaŭ Lucca)
  • Chianti Montespertoli

Subregiono Chianti Classico redakti

La subregiono Chianti Classico, kie produktiĝas la vino rajtigita porti la nomon "klasika Chianti-vino", estas limigita norde de la antaŭurboj de Florenco, oriente de la Chianti-montoj, sude de Siena kaj okcidente de la valoj de la riveroj Pesa kaj Elsa. 70 kilometrojn longa "vina strato", la Via Chiantigiana, "Kiantia Vojo", ŝtata ŝoseo 222) ligas la du grandajn urbojn kaj gvidas tra impresa kultura pejzaĝo. Stratorande situas multaj konataj vinkultivaj urbetoj, vicigitaj kiel perloj je ŝnuro. Nur dekono de la tre arbara teritorio (entute proksimume 70.000 hektaroj) estas uzata por vitejoj. La "klasikaj Chianti-vinoj" signiĝas per la emblemo de nigra koko (Gallo Nero) sur la botela etikedo. La konsilio pri la marko historia Chianti Classico (Consorzio del Marchio Storico Chianti Classico) gardas la obeon de aparte striktaj reguloj por kvalitaj vinoj.

Historio redakti

La teritorio komence estis setlata de la etruskoj kaj poste de la romianoj. Ambaŭ kulturoj lasis multajn spurojn, ankaŭ rilate al la vinkultivado. Dum la mezepoko la du urboŝtatoj Florenco kaj Siena batalis pri la regado de la regiono. La nomo "Chianti" komence signis militan aliancon de la urboj Radda, Castellina kaj Gaiole. Pli poste la nomo ampleksiĝis al ĉiam pli granda regiono. Vilaĝoj kaj monaĥejoj, fortikaĵoj kaj kasteloj estis starigitaj dum tiu tempo, kaj pli poste, kiam venis pacaj tempoj, la fortikaĵoj transformiĝis al reprezentaj bienoj kaj al vilaoj. Grandkvante arbaro estis forprenita, por instali olivarbarojn kaj vitetojn. Kaj la rikoltita olivoleo kaj la vino regionaj akiris la renomon de eksterordinara kvalito, kaj portis internacian konatecon al la regiono.

 
fortikaĵo Montefioralle
 
vojo al Convertoie

Konataj vinkultivaj lokoj de la subregiono Chianti Classico redakti

  • Barberino Val d'Elsa
    • Tignano estas tre vidinda vilaĝo kun eta fortikaĵo kaj kun panorama vido de Barberino kaj Tavanelle Val d'Elsa
  • Castellina in Chianti
    Vidindas tie: la fortikaĵo de la Palazzo Ugolino kaj la nekropoloj de etruska monta tombo sur la Monte Calvario
  • Castelnuovo Berardenga
  • Gaiole in Chianti
  • Greve in Chianti
    Ĉefurbo de la Chianti-regiono ekde la 13-a jarcento. Favora situo ĉe la kruciĝo de du stratoj, de la nord-suda ligo inter Florenco kaj Siena, kaj de la orienta-okcidenta ligo inter la valoj de la riveroj Arno kaj Elsa. Vina foiro kun prezento de la nova Chianti-vino ĉiujare meze de septembro sur la urba placo Piazza Matteotti . Tiu placo estas triangula kaj ĉirkaŭita de pitoreskaj arkadoj, en kiuj troveblas vendejoj, kafejoj kaj restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo proksimas la mezepoka fortikaĵo Montefioralle (vidu la fotojn).
    Krome en la ĉirkaŭaĵo troveblas du pliaj pitoreskaj setletjoj:
    • Montegonzi: Sekvante de la Piazza Mateotti en Greve etan migran vojon, oni atingas la antaŭan provincan ĉeflokon. De ĝi bedaŭrinde nur restis unu loĝata domo, sed impresas la bela, netuŝita naturo.
    • Convertoie: Pli-malpli duonvoje al Dudda in Chianti, komunuma parto de Greve, eblas migri malvastan vojon montomalsupren, kiu ofertas belan panoramon (vidu la bildon "vojo al Convertoie")
  • Panzano
  • Poggibonsi
  • Radda in Chianti
    La urba placo kun urbodomoj, balkonoj kaj fontano estas inter la plej pentrindaj lokoj de la regiono. Radda estas ideala tranoktejo por vinemuloj, ĉar ĝi situas en la geografia centro de la vina regiono kaj la plej famaj vinkultivejaj bienoj tre bone atingeblas de tie. En la urbo ankaŭ la emblemo de la regiona vino, la nigra koko, estis evoluigita kaj la vinkultivista ligo dum la 19-a jarcento fondita. Vidindas ankaŭ multaj ĉirkaŭaj vilaĝoj de la komunumo.
  • La loko San Casciano in Val di Pesa interalie disponas pri ankoraŭ konservita mezepoka urba remparo.
    • Mercatale Val di Pesa proksime de San Casciano in Val di Pesa estas malgranda loko kun bela mezepoka placo.
    • La vidinda vilao Poggio Torselli proksime de San Casciano in Val di Pesa interalie havas impresan aleon da cipresoj.
    • La surmonteta kastelo Le Corti, inter San Casciano kaj Mercatale, havas grandan parkon.
    • La via Collina ("monteta vojo") gvidas de la kastelo di Bibbione en San Casciano ĝis Montefiridolfi, bone taŭgas por migrado kaj havas multajn belajn panoramojn.
  • Tavernelle Val di Pesa

Konataj vinkultivaj lokoj de la kroma regiono Chianti redakti