La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, Kidojmo (el la greka Κυδοιμός) estis dajmono kiu personigis la konfuzon, bruadon, malordon kaj frakason dum la bataloj. Oni konsideris lin unu el la Maĥoj, militemaj spiritoj kiuj akompanis Areson dum liaj kampanjoj[1], kaj pro tio li aperis sur la ŝildoj de la herooj Heraklo[2] kaj Aĥilo[3]. Same kiel multaj aliaj malbonaj spiritoj, li estis filo de Eriso (Malkonkordo), sen alies interveno.

Liaj atributoj multe similis al tiuj, de alia el la maĥoj al kiu kelkaj identigis lin: Homado, la batal-bruego. Ili partoprenis la dumbatalan konfuzon, kune kun aliaj teruraj estaĵoj kiel Fobo, Paljoksiso, Projoksiso, la Androktasioj aŭ la Keresoj.

Kidojmo estis unu el la roluloj de la teatraĵo Paco, de Aristofano[4], alegorio pri la malbenoj kiuj devenas el milito.

Referencoj redakti

  1. Homero, Iliado, 18.
  2. Heziodo. Ŝildo de Heraklo, 139 kaj sekv.
  3. Filostrato. Bildoj, 10.
  4. Aristofano. Paco, 255 kaj sekv.

Eksteraj ligiloj redakti