La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, Projoksiso estis dajmonino kiu personigis la atakon kaj antaŭeniron de la armeoj dum batalo. Fratino kaj kontraŭlino ŝia estis Paljoksiso, kun kiu ŝi simbolis la antaŭeniron kaj retroiron ĉe la batal-kampo. Do, oni konsideris Projoksison unu el la Maĥoj, spiritoj pri la demarŝo de bataloj kiuj akompanis Areson dum liaj kampanjoj.

Projoksiso kaj Paljoksiso estis filinoj de Eriso (Malkonkordo), sen interveno de alia. Kun kelkaj el la maĥoj, ŝi estis gravurita sur la ŝildo de la heroo Heraklo, celante la timigadon de liaj kontraŭloj[1].

Pro ŝiaj atributoj, oni ofte identigis ŝin al Joko, alia el la maĥoj.

Referencoj redakti

  1. Heziodo. Ŝildo de Heraklo, 139 kaj sekv.

Eksteraj ligiloj redakti