Pondo

(Alidirektita el Kilopondo)

Pondokilogramo de forto (kgf), ofte ankaŭ nomata kilopondo (kp) estas tradicia unuo por mezuro de forto. Laŭ difino, unu forta kilogramo estas tia forto, kiu agas al korpo kun maso de unu kilogramo en gravito de Tero. La unuon oni enkondukis en 19-a jarcento, kaj nur poste oni malkovris, ke la forto de gravito ŝanĝiĝas depende de latitudo sur Tero kaj alteco super mara nivelo. Pro tio oni difinas la akcelon de libera falo por kalkulo de fortaj kilogramoj kiel precize 9.80665 m/s². Do, unu forta kilogramo egalas precize 9.80665 neŭtonojn.[1][2]

La pondo estas arĥaa mezurunuo. Ĝi neniam iĝis parto de Sistemo Internacia de Unuoj, kiu estis kreita en 1960. La SI-unuo por forto estas neŭtono. Tamen la pondoj estas ankoraŭ uzataj en kelkaj problemoj de inĝenierarto, aparte en Eŭropo kaj Ĉinio. Ĝi ankaŭ estis uzata en Sovetunio, kie ĝi estis standarda unuo por trakcio de raketoj kaj aviadiloj.

Krome, estas uzataj unuoj kiel megapondo (1000 kgf). En moderna fiziko ofte anstataŭ la pondo estas uzata dekaneŭtono, kiu egalas precize al 10 neŭtonoj anstataŭ 9,80665.

Referencoj redakti

  1. NIST Guide for the Use of the International System of Units (SI) Special Publication 811, (1995) page 51
  2. BIPM SI brochure, chapter 2.2.2.