Kimria drako

(Alidirektita el Kimria Drako)

La kimria drako aperas ĉe la nacia flago de Kimrio (kimroj uzas "Y ddraig goch", aŭ "la ruĝa drako", por kaj la kimria drako kaj la kimria flago). Ĝi estas la plej fama drako en Britio.

La kimria drako sur la flago de Kimrio.

Laŭ kimra mito, la kimria drako, kune kun invadanta blanka drako, estis malliberigita de la reĝo Lludd. Lludd kovris fosaĵon plenan de medo en la centro de Anglio kaj la du drakoj falis enen.