Kimrlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la kimra lingvo

La kimrlingva Vikipedio aŭ pli bone prononceble kimralingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kimra lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon icipedia Cymraeg. La projekto fondiĝis en julio 2003. La 5-an de julio 2024 ĝi enhavas 280 771 artikolojn.

Kimrlingva Vikipedio
Retadreso cy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kimra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 5-a de julio 2024
Artikolnombro 280 771
Profundeco 14.2
Paĝoj 486 817
Redaktoj 12 860 524
Uzantoj 90 778
Aktivaj uzantoj 108
Administrantoj 16
Dosieroj 11 371
vdr

La 23-an de junio 2007, ĝi atingis 10 000 artikolojn, la 66-an Vikipedio kiu sukcesis tion. La 20-an de novembro 2008, ĝi atingis 20 000 artikolojn. Malpli ol jaron poste, la 28-an de oktobro 2009, ĝi atingis 25.000 artikolojn. En julio 2013 ĝi atingis 50 000 artikolojn kaj laŭ la stato de oktobro 2021 estis la 62-a plej granda Vikipedia eldono. Ĝi estas la sola tiaspeca interreta rimedo en la kimra lingvo kaj havas mezume 2,7 milionojn da vizitoj ĉiumonate, kio igas ĝin la plej populara retpaĝo en la kimra lingvo. Ĝi do havas gravan lokon en la kimralingva retkulturo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti