Kino (ruse Кино) estis bando de sovetunia rok-muziko formita en Leningrado en 1982. La bandon kunfondis kaj estris Viktor Coj, kiu verkis la muzikon kaj vortumojn por preskaŭ ĉiuj el la kantoj de la bando. Laŭlonge de okjara kariero, Kino publikigis ĉirkaŭ 90 kantojn en ĉirkaŭ sep studialbumoj, same kiel kelkajn kompilaĵojn kaj koncertalbumojn. La muziko de la bando estis amplekse cirkulita en la formo de pirataj registraĵoj pere de eksterleĝa magnitizdat distribuado. Viktor Coi mortis en aŭtakcidento en 1990. Tuj post lia morto, la bando disiĝis post la publikigo de sia fina albumo, foje nomata "Nigra Albumo", konsistanta el kantoj por kiuj Coi kaj la grupo estis laborante en la monatoj antaŭ lia morto.

Kino
Persona informo
TTT
Retejo http://www.kinoman.net/
vdr

En 2019, la bando anoncis reunuigon por koncertoj planitaj en la aŭtuno de 2020 por la unua fojo en 30 jaroj, tamen ilin oni prokrastis al 2021 pro la kronvirusa pandemio de 2019.

Sukcesoj redakti

En 1984, Kino publikigis sian albumon, Naĉalnik Kamĉatki (en rusa: Начальник Камчатки). La titolo estis inspirita de la laboro de Coi kiel fabriklaboristo ("naĉalnik" kun signifo de 'ĉefo' aŭ 'estro,' kaj "Kamĉatka" kiel ĵargono por 'tre fora loko' – sed ankaŭ kiel popola nomo por la fabriko en kiu Coi laboris, nune pri li muzeo), same kiel referenco al sovetunia komedio Naĉalnik Ĉukotki (en rusa: Начальник Чукотки) de 1967. Denove, Grebenŝcĉkov servis kiel produktoro kaj alportis multajn amikojn helpi ĉe la registraĵo. Inter ili estis Aleksander Titov (basgitaro), Sergej Kurjoĥin (klavaroj), Pjotr Troŝĉenkov (drumoj), Vsevolod Gakkel (ĉelo), Igor Butman (sakso), kaj Andrej Radĉenko (drumoj).

En Januaro 1986, oni publikigis la nefinitan diskon kiun la bando estis registrinta en studio kelkajn monatojn antaŭe. La albumo, titolita Noĉ (en rusa: Ночь, kun signifo 'Nokto') vendis du milionojn da ekzempleroj, kio famigis la grupon trans la rok-komunumo. Tamen, la bando havis tre negativan rigardon de la publikigo de tiu albumo. Ili ricevis malmultan monon el la vendoj de la disko, kaj la ankaŭ la subkultura rok-gazetaro kritikis la albumon.[1]

El 1986 ĝis 1988, Coi aperis en pliaj filmoj kaj plue verkis kantojn por Kino. La filmo Igla en kiu li stelulis, plie famigis la bandon, kaj ilia albumo de 1988 Gruppa krovi (ruse «Группа крови», sangogrupo) plialtigis ilin al la pinto de populareco.[1] Kasparjan edziĝis al usonanino Joanna Stingray, kiu havigis al la grupo alt-kvalitan ekipaĵaron el eksterlando.

Iĝinte famaj, Kino ekricevis invitoj koncerti el la tuta Orienta Bloko kaj eĉ el aliaj landoj. Ili partoprenis en bonfara evento en Danio por kolekti monon por damaĝitoj de tertremo en Armenio de 1988 kaj ludis en granda franca rok-festivalo en Bourges kaj en sovet-itala festivalo Back in the U.S.S.R. en Melpignano. En 1989, ili veturis al Novjorko, ĉeestis premieron de The Needle (Igla), kaj ludis en malgranda koncerto.[1]

En 1989, ili publikigis Zvezda po imeni Solnce (ruse Звезда по имени Солнце, stelo nomita suno), kiu estis solema, enrigardema kaj trista.[2] Kino aperis en populara sovetunia televidprogramo Vzgljad kaj klopodis por registri kelkajn muzikfilmetojn, sed Coi malkontentis pri la rezulto kaj insistis, ke oni ne elsendu ilin televide.[3]

Diskaro redakti

Studialbumoj redakti

  • 45 (1982)
  • 46 (1983)
  • Naĉalnik Kamĉatki (1984)
  • Eto ne ljubov... (1985)
  • Noĉ (1986)
  • Gruppa krovi (1988)
  • Zvezda po imeni Solnce (1989)
  • Sentitola albumo (Ĉjornij albom) (1990)

Kompilalbumo redakti

  • Posledniij geroj (1989)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Andrew Burlaka. Volume II. Kino / / Rock Encyclopedia. Popular Music in Leningrad-St Petersburg 1965–2005 . – M.: Amphora, 2007. – 416 p. – ISBN 978-5-367-00362-8
  2. "Цой Виктор и группа "Кино"!". Kinoman.net. Arkivita el la originalo la 28an de Decembro 2012. Alirita la 8an de Junio 2019.
  3. Marianne Tsoi, Alexander Zhytynsky Viktor Tsoi. Poems. Documents. Memories . – Issue 1. – St. Petersburg: New Helicon, 1991. – S. 291. – 368 p. – (Stars of Rock 'n' Roll). – (ISBN 5-85-395-018-5)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kino (band) en la angla Vikipedio.