Kio? Kie? Kiam? (muziko)

La televidelsendo Kio? Kie? Kiam?, kiu fariĝis en Rusio multe pli populara, ol ĉiuj aliaj kvizludoj estis preskaŭ dekomece markita per propra bone aranĝita kaj elektita muzika fono, per kiu multaj rekonis tiun elsendon. Estis kelkaj provoj diveni pri la muziko el la elsendo[1], ĝis la redakcio publikigis la plenan liston de ĉiuj muzikaĵoj, uzataj en la televida versio[2].

Muziko antaŭ la ludo redakti

Solena malferma muziko, konata kiel malferma muziko de la elsendo, dum kiu oni montras la emblemon de la ludo, estas eltiraĵo el "Tiel diris Zaratuŝtro" ("Also sprach Zaratustra") de Richard Strauss. Tiu muziko estas konata ne nur kiel klasikaĵo, ĝi ankaŭ povas esti aŭdata en kulta filmo de Stanley Kubrick "2001: Kosma Odiseado".

Enkonduka muziko, dum kiu oni aŭdas altan virinan voĉon kanti "Kio estas nia viv'? (Nur) lud'" (la neoficiala slogano de la ludo) estas eltiraĵo el fama opero "Pika damo" ("Пиковая дама") laŭ la samnoma novelo de Aleksandr Puŝkin. Laŭ kelkaj asertoj tio estas ario de Hermano (la protagonisto), laŭ aliaj—ario de grafino.

Muziko dum la ludo redakti

  1. Dum turniĝo de turbo sonas muziko el "Sovaĝa ĉevalo" de Dixiland A. Melkonov
  2. Dum "zero"-ludo, kiam Voroŝilov eliris al publiko, ludis "Doop-doop".
  3. Kiam estas demando kun nigra skatolo, dum oni elportas la skatolon sonas la muziko aranĝita de James Last "Ra-ta-ta".

Muziko inter demandoj redakti

Inter demandoj sonis kelkaj kantoj de la bando "Army of lovers", ekzemple "Crucified", "Israelism". Ofte aŭdeblis "Hooked On America", plenumata de Reĝa Filarmonia Orkestro de Usono, iom malpli ofte "Anvil Chorus" de Glenn Miller kaj "Sing, sing, sing" de Louis Prima.

Finala muziko redakti

  1. Dum anonco de venkintoj sonas "Dance Macabre Opus 40" de Camille Saint-Saëns.
  2. Dum enmanigo de kristala strigo sonas kanto de bando Yello, "Homage to the mountains".
  3. Post solena fermo de la ludo, dum finaj titoloj sonis Fausto Papetti, "Theme from Paradize"

Famaj kantoj, kiuj sonis en la televida elsendo. redakti

  1. Kiam dum 25a jubileo oni decidis, ĉu la ludo plu ekzistu, en la fina elsendo (kiam la "sciuloj" venkis kaj decidis daŭrigi la ludon) sonis komponaĵo "Oblivion" de Astor Piazzolla.
  2. Kiam oni enmanigis la unuan kristalan strigon al Aleksandr Druzj sonis la kanto, plenumita de Tamara Gverdciteli, "Vivu, la reĝo, vivu!" ("Виват, король, виват!").
  3. En la plej lasta ludo de Vladimir Voroŝilov sonis muziko el la kinofilmo "Drakula"

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-23. Alirita 2006-07-25.
  2. http://chgk.tvigra.ru/encyclopedia/?music