Malfermi la ĉefan menuon

La Preĝejo Sankta Erhard (germane: Erhardkirche) estas unu el multaj romkatolikaj preĝejoj en Salcburgo, Nonntaler Hauptstraße nr 12.

La paroĥa preĝejo Sankta Erhard

HistorioRedakti

Nombriĝas Nonntal al la plej malnovaj setlejoj en Salcburgo. Ne malproksime de la Erhard-preĝejo malkovritis tre malnova romia domo. Starigite kiel hospitala preĝejo ĝi apartenis al la havaĵoj de la Monaĥinejo Nonnberg. Sankta Erhard estis samtempulo de Ruperto de Salcburgo, monako el Irlando/Skotlando kiu helpadis la malriĉulojn kaj malsanulojn.

Kie iam jam estis eta kapelo finfaritis en 1689 la Erhard-preĝejo laŭ la planoj de la juna ĉefarkitekto Giovanni Gaspare Zuccalli. Eĉ tombejo aranĝitis en 1727 kontraŭe al la preĝejo, kiu jam meze de la 19-a jarcento ekmalfunkciis. En 1853 la preĝejo iĝis paroĥa preĝejo, kia statuso restis ĝis hodiaŭ. Pro sia unueco stila (itala baroko) ĝi estas rimarkinda sakrala konstruaĵo de Salcburgo.

Arkitekturo kaj internoRedakti

Esprimis la itala barokstilo pompon kaj vivoĝojon kun abundo da koloroj kaj formoj. Apartaĵo estas la kupolekronita dutura fasado, la duala ŝtuparo kaj la vandfontano kun leona kapo kiel gargojlo. Laŭdire originas la akvo de saniga fonto kun puriga kaj vivdonanta efikoj.

La interno de la preĝejo karakterizatas per riĉa dekoracio kaj koloroza stukaĵo de la fratoj Francesco kaj Carl-Antonio Brenno. La ĉefaltarbildo montras la bapton de Odilio far Sankta Erhard kaj pentritis en 1692 de Johann Michael Rottmayr. La malavara per stukmarmoro ĉirkaŭita ĉefaltaro estas de la skulptisto Andreas Götzinger.

La figuroj ĉe la altreliefo estas la tri salcburgaj praepiskopoj Ruperto, Vitalis kaj Virgilio, krome Sankta Marteno de Tours. Al ili estas altribuita po unu esenca virto: saĝeco, forteco, modesteco, justeco.

Eksteraj ligilojRedakti