Preĝejo Sankta Johano (Gera)

(Alidirektita el Kirko Sankta Johano (Gera))

La Kirko Sankta Johano (germane Johanniskirche) troviĝas en Gera, Germanio, Clara-Zetkin-strato. La brikŝtonaĵo starigitis en 1881-85 en nova urbokvartalo fare de la fama arkitekto August Hartel. Apud la kirko troviĝas la Zabel-gimnazio.

La kirko en 2014

Historio redakti

La patroneco transprenitis de la en 1824 malkonstruita, plej malnova paroĥeja kirko de la urbo. Ĝi forbrulis dum la fajrego de 1780. La internaj pentradoj de la novgotikaĵo estas de 1891. Nuntempe ĝi estas unu el la plej grandaj novgotikaj preĝejoj de Meza Germanio.

En 1928 estis unuafoje restaŭradlaboroj. Bombaviadiloj detruis en la 6.4.1945 la tegmenton, la vitralojn kaj la rozon. Post novaj restaŭradegoj inter 1972-75 estis novkonsektro en la 11.5.1975. En aŭtuno 1989, antaŭ la Turniĝo, tiu ĉi preĝejo estis kontraŭkomunisma kunvenejo. En la jaro 1995 sarkofagoj de Reuß-dinastianoj metitis en la sakristion, i.a. de Henriko la 2-a (Reuß-Gera) kaj de ties dua edzino Magdalene; en 2007 ĝi forigitis en la malnovan festejon de ĉe la Eosta tombejo.

Priskribo redakti

Imponas la pordoj el kverka ligno kun gisferaj ornamaĵoj kaj la plumbaj vitraloj. La eosta arkaĵo estas plilarĝigita. Ĉe la ĥorejo troviĝas pli malaltaj alkonstruaĵoj kun etaj turoj. Ĉe la longaj navoj estas libere starantaj kolonoj kun mallarĝaj galerioj. Menciindas ankaŭ la kruĉipa volbaĵo centra, ambono kaj altaro (ĉiuj originantaj el la konstrua tempo). Ene troviĝas pli ol 1200 sidlokoj. La sudokcidenta turo, kun la latuna kruco, estas 70 metrojn alta. Statuo de surĉevala imperiestro Vilhelmo, starigite en la 22.3.1894 antaŭ la kirko kaj farite de Gustav Eberlein, estis malkonstruita dum al tempo nacisocialisma. Orgeno de 1885 konstruitis de Richard Kreutzbach el Borna; de la originala instrumento restis nur la fasado kaj kelkaj orgenfajfiloj.

 
La kripto de la Reuß-princoj sub la malnova Johano-kirko

Eksteraj ligiloj redakti