Zabel-gimnazio (germane: Zabel-Gymnasium) estas unu el sume kvar ŝtataj gimnazioj en Gera, Germanio. Ĝi originas el iama porknabina lernejo (Zabel'sche Höhere Töchterschule) kiun donacis al la urbo la apotekista familio Zabel. En la jaro 2002-a ĝi kunfandiĝis kun Friedrich-Schiller-gimnazio.

Zabel-gimnazio
Zabel-lernejo; apudas je tiu ĉi lernejero la protestantisma Johano-kirko
Zabel-lernejo; apudas je tiu ĉi lernejero la protestantisma Johano-kirko
lernejo
Informoj
fondodato 1889
Situo
Geografia situo 50° 52′ 52″ N, 12° 4′ 56″ O (mapo)50.881112.0822Koordinatoj: 50° 52′ 52″ N, 12° 4′ 56″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Clara-Zetkin-Straße 7, Kurt-Keicher-Straße 12
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Zabel-gimnazio (Turingio)
Zabel-gimnazio (Turingio)
DEC
Zabel-gimnazio
Zabel-gimnazio
Zabel-gimnazio (Germanio)
Zabel-gimnazio (Germanio)
DEC
Zabel-gimnazio
Zabel-gimnazio
Map
Zabel-gimnazio
vdr
Portalo de la dua gimnazia ejo Schillerschule

Dum la lerneja jaro 2017/18 instruis 65 instruistoj 589 gelernantojn en 24 diversaj klasoj sub la lernejestrado de s-ino Katrin Proschmann. La du ejoj (unu envala ĉe Clara-Zetkin-strato 7, unu pli supra ĉe Kurt-Keicher-strato 12) estas tre proksima de la ĉefstacidomo de Gera.

Historio redakti

Historio de Zabel-lernejo redakti

La tiama Supera porknabina lernejo ekzistis jam ekde 1864 estante parto de Burĝa lernejo ĉe Nicolai-monto (hodiaŭ ĝi apartenas al Goethe-gimnazio). Auguste Zabel, vidvino de la gera-a urba apotekisto Karl Friedrich Gotthelf Zabel (ŝi mortis en 1884) postlasis al la urbo multege da mono por ke konstruotu memstara porknabina lernejo. En la testamento postulitis nur nomo de la lernejo por la Zabel-oj. Starigo faritis inter 1887 kaj 1889 laŭ la planoj de arkitekto Fritz Köberlein; pligrandiĝo norda iĝis jam en 1906 (klasĉambroj; dua ŝtuparo) kaj agnosko ŝtata kiel liceo estis en 1911 tiel ke la abiturientinoj ekrajtis studi ĉealtlerneje.

Dum GDR-tempo la lernejo estis t.n. plilarĝigita supera lernejo (EOS) portanta la nomon de la politikisto Otto Grotewohl. Post la Germania reunuiĝo la lernejo ekgimnaziis kaj rebaptitis en la 8.5.1993 je sia tradicia nomo.

Historio de Schiller-lernejo redakti

Same kiel ĉe Zabel-lernejo estis ankaŭ ĉe Schiller-lernejo komence fondaĵo privata, ĉar tiama malhumanisma gimnazio estiĝis en 1894 danke al grandanima mondono de la komercisto Louis Schlutter. Stariĝo estis en 1893/94 fare de la registara ĉefarkitekto Wendorff kaj inaŭguro estis en la 29.9.1894.

Nomo por Friedrich Schiller okazis en la 1930-aj jaroj. Tiu ĉi nomo restis ankaŭ kiel t.n. politeknika supera lernejo (POS; ĝeneralkleriga) dum la GDR-tempo. Temis do pri unu el la malmultaj lernejoj en la urbo neniam ricevintaj nomon de komunisma respektive laboristara personulo.

Kunfandiĝo redakti

Post akcepto de nova lernejretplano en printempo 2000 oni intencis malpliigi la nombron de lernejoj en Gera pro malkreskintaj lernantaj nombroj. Deciditis kunfandiĝo de la lernejoj Zabel-a kaj Schiller-a kaj kompleta fermo de la en la okcidenta urbocentro troviĝanta Georg-Christoph-Lichtenberg-gimnazio en 2005. Ĝiaj gelernantoj maturiĝontaj en 2006 ankaŭ frekventu la Zabel-/Schiller-instituton.

Kunfandiĝo realiĝis je la komenco de la lerneja jaro 2002/03. La unua provizora nomo de la nova lernejo estis Staatliches Gymnasium Gera. Post longa pensado pri digna nomo (proponitis ekz. kombino Zabel-Schiller-Gymnasium aŭ eĉ tute nova nomo) oni revenis en 2003 al la tradicia nomo en 2003. Ĉefa kialo pro tio estis memkompreneble la citita kondiĉo el la testamento de la Zabel-oj el la 1884-a jaro.

Vere, en aŭtuno 2003 venis ankaŭ la Lichtenberg-gimnazianoj maturiĝontaj en 2006. En 2006 sekve iĝis rekorda nombro da kandidatoj por trapaso de la abiturienta ekzameno.

Specialaĵoj kelkaj redakti

 
Antaŭ la envala ejo troviĝas la t.n. Zabel-memorigŝtono farita en 2000 fare de Ullrich Holland
  • Zabel-gimnazianoj eklernas du fremdlingvojn paralele jam ekde la 5-a klasoŝtupo.
  • Zabel-gimnazianoj estis pioniroj en Turingio koncerne la uzon de CAS-poŝkalkuliloj.
  • La gimnazio kunorganizas la ekde 2003 okazantan bonfareman vetkuradon Laufen mit Herz en la surloka Stadiono de la amikeco. Tiam teamoj havantaj po tri personoj kuras stadione; laŭ la nombro de la atingitaj rondoj donatas monsumoj antaŭe fiksitaj kiuj helpu kancerajn pacientojn.
  • En la klasoŝtupoj 5 kaj 6 ekzistas ankaŭ sportaj branĉoj.
  • En la klasoŝtupoj 11 kaj 12 garantiatas oferto de artokursoj je plialtigita nivelo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zabel-Gymnasium en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Sabine Schellenberg: Schulbauten zwischen 1860 und 1900. En: Schulen in Gera, eldonis Untere Denkmalschutzbehörde Gera, novembro 2001

Eksteraj ligiloj redakti