Preĝejo Sankta Mario (Gera)

(Alidirektita el Kirko Sankta Mario (Gera))

La Kirko Sankta Mario (germane: Marienkirche; Kirche St. Marien) troviĝas en Gera-Untermhaus, Germanio, sur la placo Mohrenplatz.

La urbokvartalo Untermhaus kun kirko, ponto kaj rivero; foto el la jaro 2007

Priskribo redakti

Ĝuste apud la Otto-Dix-domo estas belega Kirko de la Virgulino, kiun oni konstruis ĉ. la jaro 1420 sur la fundamentoj de transvadeja kapelo ĉe la rivero Weiße Elster, estante el sabloŝtono de Falka. Falka estas ekde 1994 urbokvartalo sudorienta de Gera.

Al la jaro 1203 grandaj partoj de la altarejo konstruhistorie reiras, kie estas ankaŭ altvalora skulptita altaro de 1420. La Mario-statuo en la mezo de la kesto portas la etan Jesuon ĉirkaŭitaj de skulptaĵoj kiuj rakontas la eventojn de la naskiĝo de la Savinto. La triptikeroj havas pentraĵojn belajn.

En 1736 la kirko gajnis la rangon de paroĥa preĝejo. En 1882 fariĝis plilongigo de la longa navo kun du orientaj turetoj novgotikaj. Inter 1802 kaj 1854 la Kirko de la Dipatrino estis ankaŭ garnizona preĝejo por la armeo de la Reuß-a dinastio.

La situo ĉe la rivero Weiße Elster kun ponto igis la tutan ensemblon treege idilieca.

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 95

Eksteraj ligiloj redakti