Kitino

polimero

Kitinoĥitino estas polimero de glukozamino, tre kontraŭstara al acidoj kaj alkaloj, konsistiganta grandparte la malmolan korpotegaĵon de artikuloj kaj aliaj animaloj. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa komponento de ĉelmuro de fungoj kaj la ekzoskeleto de insektoj.

Kitino estas polisakarido, kiu konsistas el acetilglukozaminoj (pli precize: N-acetil-D-gluguz-2-amino). La acetilglukozamino estas ligita per β-1,4 ligo - tiu estas la sama ligotipo kiu ĉe la glukozoj en celulozo.

La ĥitino respondecas ĉe insektoj pri moleco kaj elasteco de ekzoskeleto. La kutiklo duriĝas nur per aldono de sklerotino.

Iom da historio Redakti

Kitino estis malkovrita, en 1811, en fungoj, de la franca profesoro Henri Braconnot (1780-1855), ricevante la komencan alnomon fungino. La nomo kitino ricevis fare de Antoine Odier (1766-1853) en 1823, kiam ĝi estis izolita ekde insektoj. Nur en 1843 Anselme Payen (1795-1871) malkovris ke kitino enhavis nitrogenon en sia strukturo, kiu estas simila al la plantfibro nomita celulozo. La struktura diferenco inter la du fibroj ŝuldiĝas al la hidroksilgrupoj situantaj ĉe pozicio 2, kiuj en kitino estis anstataŭigitaj per acetaminogrupoj. Ĝi estas la plej abunda nature okazanta fibro post celulozo.