Klári Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Klári estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stern Klára, ŝiaj nomvariantoj estis Czobor Klára (pro la unua geedziĝo), Lakatos Klári (pro la dua geedziĝo).

Klári Bán
Persona informo
Naskonomo Stern Klára
Naskiĝo la  20-an de majo 1902(nun 1902-05-20)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 31-an de januaro 1959
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Klári Bán [1] naskiĝis la 20-an de majo 1902 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Klári Bán debutis en 1921 en Nacia Teatro (Szeged). En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al diversaj teatraj trupoj (Lajos Palágyi, Géza Sebestyén). Baldaŭ ŝi edziniĝis dufoje kaj eksedziniĝis same dufoje, fine ŝi vivis kune kun filmisto 25 jarojn. En mezo de la 1930-aj jaroj ŝi forlasis la scenejon kaj ŝi havis postenon en la filma produktejo. Inter 1950 kaj 1956 ŝi havis postenon en la Teatra kaj Filma Altlernejo. Depost la Hungara revolucio de 1956 ŝi estis arta gvidanto de Teatro Jókai. Ŝi mortigis sin.

Ŝia sola filma rolo redakti

  • Az okos mama (1935) – vendistino en florvendejo

Fontoj redakti