Klüschen Hagis

Klüschen Hagis (laŭvorte: Ermita kabaneto de Hageno) troviĝas apud Wachstedt (Germanujo) ĉe la piedo de la Schloßberg-monteto kun la kaduka Burgo Gleichenstein. Temas pri idilieca romkatolika pilgrimkirko ene de la arbaro Westerwald estante sub la patroneco de la Vizito de Maria.

Klüschen Hagis
pilgrimejo
pilgrimejo [+]
Koordinatoj51° 17′ 32″ N, 10° 13′ 3″ O (mapo)51.292310.2175Koordinatoj: 51° 17′ 32″ N, 10° 13′ 3″ O (mapo)

Klüschen Hagis (Germanio)
Klüschen Hagis (Germanio)
DEC
Klüschen Hagis
Klüschen Hagis

Map
Klüschen Hagis
Vikimedia Komunejo:  Klüschen Hagis [+]
vdr
Kirko Klüschen Hagis
Altaro kirka
Porvira pilgrimo de 2007

Historio redakti

Tie ĉi, die ankaŭ estis la fontoj por la provizado de Burgo Gleichenstein per akvo, lokiĝis iam la vilaĝo Neuenhagen enloĝate en 1358 de 22 familioj. Post la forlaso de la vilaĝo restis ja la preĝejo kie je la komenco de kontraŭreformacio en la regiono Eichsfeld setlis ĉirkaŭ la jaro 1575 ermito nome Klaus Schuster. Dum la Tridekjara milito detruiĝis kaj la kirko kaj la ermitejeto dum akraj bataloj pro la akiro de Burgo Gleichenstein. Nur ŝtona ambono kun la jardato 1614, kiu videblas ĉi-tage ĉe la ekstero en la sudeosta angulo, restis kiel testilo de la antaŭula preĝejo.

Inter 1768 kaj 1771 la vokto gleichenstein-a Peter Anton Jordans konstruigis ja ĝis nun ekzistantan preĝejon barokan post kiam Hagis ja estis ekde 1652 propra paroĥujo kaj pilgrimado al la pietato datumanta el la mezo de la 15-a jarcento reekgravis. La malfrugotika kultaĵo de post 1450 en kesto el la malfrua 17-a jarcento eble originas de la neniigita kirko de Neuenhagen. Alia versio estas ke temus pri artaĵo el la Mario-kirko en Mühlhausen. Ekde 2004 la bildo estas instalita en la novbaroka fasado de la ĉefaltaro. Ĝi montras la Dolorplenan patrinon kun la mortinta Jesuo en sino sia sidante sur benko. Ĝi estas veneradcelo de pilgrimantoj al kies animzorgado deĵoris ĝis 1820 eĉ propra pastro.

Moderna pilgrimado surloka redakti

Apud la tradiciaj pilgrimadoj gravis ekde 1957, tempo de komunisma diktaturo en Turingio, porvira pilgrimado ĉiujara en la festo de la Ĉieliro de Jesuo. Al tiaj pilgrimadoj venis multaj miloj da viroj el GDR, Hesio kaj Malsupra Saksio; pro la ŝatego kaj la amasoj de partoprenintoj temis ankaŭ pri tikla (religi)politika afero dum komunismaj tempoj.

Aliaj gravaj pilgrimoj fariĝas julie en tradiciaj kostumoj, septembre fare de pensiuloj, aŭguste fare fideluloj venantaj disde Magdeburg.

Literaturo redakti

  • Michael Mott: "Die Kinder nannten ihn Pirat. Prälat Ernst Göller aus Fulda (1906-1996) hat sich in schwerer Zeit große Verdienste um die Männerseelsorge im thüringischen Eichsfeld erworben". En: Fuldaer Zeitung, 10.9.2008, p. 10 (serio: Fuldaer Köpfe).
  • Referat Erwachsenenseelsorge (eld.): 1957-1997 40 Jahre Männerwallfahrt zum Klüschen Hagis. Heiligenstadt o. J. (1996).
  • Referat Erwachsenenseelsorge Heiligenstadt (eld.): Männerwallfahrt zum Klüschen Hagis 1957-2006. Sondershausen 2006
  • Anne Aschenbach: Männerwallfahrten zum Klüschen Hagis – eine Untersuchung zur Wallfahrtsgeschichte des Eichsfeldes in der Zeit der DDR. Nepresita bakalaŭriĝa laboraĵo ĉe la Universitato de Erfurto, Erfurt 2004.

Eksteraj ligiloj redakti

51.29226410.217473