Klaatu estis kanada progresa-roka muzikgrupo kreita en 1973 de John Woloschuk kaj Dee Long. Ili nomas la grupon Klaatu, kiel la eksterterulo de la filmo The Day the Earth Stood Still. La kantoj Hanus of Uranus/Sub-Rosa Subway kaj Dr. Marvello/For You Girl eldoniĝis per GRT Records antaŭ ol la grupo kuniĝis kun Daffodil Records kaj ĝia prezidanto Frank Davies.

Klaatu
Daŭro 1973 - 1982
Ĝenro roko, progresa roko
Oficiala retejo http://www.klaatu.org
Muzikistaro

John Woloschuk, Dee Long, Terry Draper

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

La drumisto Terry Draper iĝis membro post nelonge kaj la grupo registris la kantojn California Jam kaj True Life Hero. Tiam la kantoj malmulte estis ludataj radiofonie. Antaŭ 1975, pro Davies kaj produkisto Terry Brown, Klaatu ekhavis kontrakton kun Capitol Records en Usono.


La unua albumo redakti

Ilia unua albumo, 3:47 EST (en Usone ĝi erare estis nomata Klaatu), similis sone The Beatles. Plue, ĝi ne enhavis ajnan nomojn de grupomembroj. Pro tio, multaj homoj pensis ke la albumo estis farata de The Beatles.

La plej konata kanto, Calling Occupants of Interplanetary Craft, estis reregistrata de The Carpenters en 1977.

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti