Klemensas Naudžius

Klemensas Naudžius (naskiĝis 10-an de aprilo 1905 en vilaĝo Žiūrių Gudeliai, distrikto Vilkaviškis; mortis 1971 en Kaunas) estis pedagogo, poeto, verkisto, tradukisto, esperantisto.

Klemensas Naudžius
Persona informo
Naskiĝo 10-a de aprilo 1905
en en vilaĝo Žiūrių Gudeliai, distrikto Vilkaviškis
Morto 1971
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923
vdr

Inklinon al belarto li heredis de sia onklo fama verkisto doktoro Vincas Pietaris; eble tial li ĉiam eluzis okazon por honori sian parencon. Ankoraŭ estante gimnaziano li kolektis rakontojn kaj diversan materialon pri V.Pietaris kaj aperigis ĝin en enlandaj kaj eksterlandaj periodaĵoj. K.Naudžius ĝis la morto kunlaboris en gazetaro, estis aktiva aganto - volontulo, havis fortan voĉon, kantis kaj mem gvidis koruson, ludis en vilaĝa amatora teatro.

Li esperantiĝis en 1923 kaj tuj komencis instrui Esperanton. Aktiviĝis en 1956, sed en 1957 ekmalsanis je ftizo, ne plu povis labori en mezlernejo kaj preskaŭ 15 jarojn pasigis en sanatorio en Romainiai. Administracio de la sanatorio destinis por esperantisto, verkisto kaj traduskisto K.Naudžius apartan ĉambron kun labortablo kaj ŝranko. Tie li faris sian plej gravan laboron - esperantigis litovan klasikan literaturon: tradukis multajn fablojn, fabelojn, heksametre verkitan ampleksan poemon el 18a jarcenton "La jaro" de Kristijonas Donelaitis, "Muĵiko" de Dionizas Poška, "Pinarbaro de Anykščiai" de Antanas Baranauskas, teatraĵon "Skirgaila" de Vincas Krėvė kaj multe da litova folkloro. Parto de la tradukaĵoj estas aperigita en eksterlandaj kaj enlandaj E-revuoj, sed plej gravaj tradukoj kaj verkoj ankoraŭ ripozas en Vilna Instituto de Litovaj Lingvo kaj Literaturo (en fako de manuskriptoj) kaj en Literatura Muzeo. Ne perdiĝis ankaŭ leteroj de liaj seriozaj korespondantoj en kaj pri E. Ĝis la lasta spiro li laboris por Esperanto.

Fontoj redakti