Kleopatro Eŭridiko

Eŭridiko (en greka: Εὐρυδίκη), denaske Kleopatro (en greka: Κλεοπάτρα) estis nobelulino de la mezo de la 4a jarcento a.K. en Macedonio, nevino de Atalo, kaj lasta el la sep edzinoj[1] de Filipo la 2-a (Macedonio).

Kleopatro Eŭridiko
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Familio
Edz(in)o Filipo la 2-a de Makedonio
Infanoj Eŭropo de Makedonio • Caranus
Parencoj Atalo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Kleopatro estis virino al kiu Filipo edziĝis ĉu en 338[2] aŭ en 337[3] a.K.[4] Kiel edzino de Filipo, Kleopatro ricevis la nomon "Eŭridiko". Kvankam Filipo estis poligamo, lia geedzeco al Kleopatro ege kolerigis Olimpia, unua edzino, kaj metis la heredrajton de Aleksandro en pridemando.

Laŭ kaj Justino[5] kaj Satiro la Peripateta[6], Kleopatro Eŭridiko kaj Filipo produktis du geinfanojn, nome filino Eŭropa kaj filo Karano.[7]

Post la murdo de Filipo, Eŭropa kaj Karano estis murditaj de Olimpia, dum Kleopatro memmortigis[8]. Historiisto Peter Green forte sugestas ke Aleksandro ordonis la morton de Karano, sed ke la mortoj de Eŭropa kaj Karano estis la rezulto de la revenĝemo de Olimpia.

Referencoj redakti

  • Green, Peter; Alexander of Macedon: 356-323 B.C. A Historical Biography; Berkeley & Los Angeles; University of California Press; 1991.
  1. Green, Peter. Alexander of Macedon 356-323 B.C: A Historical Biography
  2. Green, Peter. Alexander of Macedon 356-323 B.C: A Historical Biography
  3. Tarn
  4. Plutarch, The Life of Alexander, 9
  5. Junianus Justinus, Epitome of Pompeius Trogus, ix. 7
  6. Satyrus of Athens (13.557e)
  7. William Woodthorpe Tarn tute malagnoskas Eŭropan kaj pridubas eĉ la ekziston de Karano.
  8. Pausanias, Description of Greece, viii. 7. 7; Justin, ibid.; Plutarko, Paralelaj vivoj, "Aleksandro" x. 4

Eksteraj ligiloj redakti