En velado, la Klipervojo estis la tradicia itinero velita per rapidaj ŝipoj (kliperoj) inter Eŭropo kaj la Malproksima Oriento, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La itinero iris de okcidento al oriento tra la Suda Oceano, por fari uzadon de la fortaj okcidentaj ventoj de la Muĝanta Kvardeko. Multaj ŝipoj kaj maristoj estis perditaj en la malfacilegaj kondiĉoj laŭ la itinero, precipe ĉe Horna Kabo, kiun la kliperoj devis preterpasi je sia reveno al Eŭropo.

La Klipervojaro sekvita de ŝipoj velantaj inter Anglio kaj Aŭstralio/Nov-Zelando.

La Klipervojo maluziĝis komerce pro la enkonduko de vaporŝipoj, kaj la malfermo de la Sueza kaj Panama kanaloj. Tamen, ĝi restas la plej rapida mareltena itinero ĉirkaŭ la mondo, kaj kiel tia estis la itinero por pluraj elstaraj velkonkursoj, kiel ekzemple la Around Alone kaj la Vendée Globe.

Referencoj redakti

Bildoj redakti