Klopeiner See
Lago Klopein (germane Klopeiner See, slovene Klopinjsko jezero) estas lago en Karintio en Aŭstrio, situanta je 46° 36′ 16″ N 14° 34′ 59″ O / 46.60444 °N, 14.58306 °O (mapo). Ĝia surfaco estas proksimume 1,1 km² kaj ĝia maksimuma profundo estas 48 metroj. 15 fiŝaj specoj vivas en la lago.
Klopeiner See | ||
---|---|---|
Klopein-Lago
| ||
lago | ||
Situo | Karintio | |
Ĉefaj elfluoj | al Dravo | |
Landoj de la baseno | Aŭstrio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 36′ 16″ N, 14° 34′ 59″ O (mapo)46.60444444444414.583055555556446Koordinatoj: 46° 36′ 16″ N, 14° 34′ 59″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 446 m | |
Surfaca areo | 1,1 km² | |
Maksimuma longo | 1,8 km | |
Maksimuma larĝo | 800 m | |
Maksimuma profundo | 48 m | |
Averaĝa profundo | 23 m | |
La lago havas tre malgrandan trafluon, do altan restadtempon de la akvo. Pro tio ĝia temperaturo estas alta kaj somere atingas 28 aŭ 29 °C. Tio igas ĝin ŝatata baniĝejo por turistoj.