Knido (greke Κνίδος, latine Cnidus) estas antikva havenurbo en sudokcidenta Azio, Kario, sur pinto de la duoninsulo Reşadiye, ĉ. je 35 km for de Datça, kontraŭ la insulo Kos (Istanköy). Famas ties templo de Afrodita.

Knido
setlejoarkeologia lokopoliso [+]
Koordinatoj36° 41′ 9″ N, 27° 22′ 30″ O (mapo)36.68583327.375Koordinatoj: 36° 41′ 9″ N, 27° 22′ 30″ O (mapo)

Estiĝo-1100

Knido (Turkio)
Knido (Turkio)
DEC
Knido
Knido

Map
Knido

Vikimedia Komunejo:  Knidos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La urbo estis grava komerca centro, sed famis ties medicina lernejo, observatorio de Eudoksos. La urbo estis fondita de doroj kaj membro la dora Pentapolis. Ĉ. 580 a.K. la urbo estis sicilia kolonio, ekde 564/5 ĝi estis sub persa regado. Poste ĝi batalis kun Ateno kontraŭ la persoj, sed la ligo rompiĝis en 412 aK. En la urbo ekfloris la demokratio en la 4-a jarcento a.K., en la 3-a jarcento a.K. la urbo venis sub influon de la Ptolemea Egiptio. La urbo estis jure sendependa en la romia provinco Asia. La urbo senhomiĝis en la 7-a jarcento.

La elfosadoj komenciĝis en 1857–59 kaj poste rekonstruis grundan desegnon de la urbo.

La urbo iam estis sidejo de episkopo kaj estas hodiaŭ plu titulara episkopujo Cnidus de la romkatolika eklezio.

Famuloj redakti