Knight Ridder

usona amaskomunikila firmao

Knight Ridder - prononco laŭ sistemo IFA [na͡ɪt ˈrɪdər] - estis usona amaskomunikila firmao, fondita la 11-an de julio 1974 kaj malfondita la 27-an de junio 2006. Ĝia ĉefsidejo estis en San-Joseo (Kalifornio). La urbo San-Joseo estas parto de la tiel nomata Silicia Valo, kaj la firmao tial dum sia ekzisto kalkuliĝis kiel parto de ĝi, kvankam ĝi precipe "tute tradicie" publikigis multajn gazetojn kaj ne rekte rilatis al alta teknologio (kiun ĝi kompreneble ankaŭ uzis, sed ne evoluigis). La firmao Knight Ridder antaŭ la malfondo estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500.

Knight Ridder
Knight Ridder
eldonejo vd
Dum 11-a de julio 1974 - 27-a de junio 2006
Antaŭulo The McClatchy Company
Fondintoj John S. Knight • James L. Knight • Herman Ridder vd
Sidejo San-Joseo
Agokampo ĉefe publikigo de gazetoj
gazeto
vdr