Koboldo Plop

Koboldo Plop aŭ, nederlande, Kabouter Plop estas la ĉefrolulo en la samnoma televida serio de Studio 100 por junaj infanoj en Belgio.

Koboldo Plop
Koboldo Plop en Plopsaland
Koboldo Plop en Plopsaland
fikciulo en televida serio • koboldo
Verko Kabouter Plop
Rolita de Walter De Donder
Informoj
Sekso vira
Specio koboldo
Okupo bufedisto
vdr
Koboldo Plop
fikciulo en televida serio • koboldo
Origina lando Belgio
Amplekso
Epizodoj 295
Elsendo
Unua elsendo 27 aŭg. 1997
vdr

La televida serio, enscenigita de Bart Van Leemputten, konsistas de mallongaj filmetoj de ĉirkaŭ 5 minutoj. Plej ofte la filmetoj montras koboldojn en la "lakta gastejo" (melkherberg) de Plop (fungo). Tie oni servas ploplakton kaj plopkeksojn.

Plopfilmoj

redakti

Apud la televidaj serioj kreiĝis kelkaj filmoj de Koboldo Plop:

  1. De Kabouterschat (1999)
  2. Plop in de Wolken (2000)
  3. Kabouter Plop en de Toverstaf (2003)
  4. Plop en Kwispel (2004)
  5. Plop en het Vioolavontuur (2005) kun Frans Bauer kiel koboldo Amadeus
  6. Plop in de stad (2006)
  7. Plop en de pinguïn (2007)
  8. De Kabouterschat (refilmigo) (2008)
  9. Plop en de kabouterbaby (2009)
  10. Plop wordt Kabouterkoning (2012)

Plopkantoj

redakti

La kantoj de Plop, entute kvin kompaktdiskoj, estis grandega sukceso ĉe infanoj kaj eĉ plenkreskuloj en Flandrio kaj Nederlando. Furoraj kantoj kiel De Kabouterdans dum pluraj semajnoj estis numero 1 en la listo de furoraĵoj en Belgio samkiel en Nederlando.

Plopproduktoj

redakti

Haveblas diversaj komercaj produktoj kun la bildo de Koboldo Plop, kiel lerneja materialo, vestaĵoj, keksoj kaj trinkaĵoj.

Ankaŭ en la amuzparko Plopsaland de Studio 100, koboldo Plop ludas gravan rolon.

Eksteraj ligiloj

redakti