Trinkejisto

servisto ĉe verŝotablo en drinkejo

Trinkejisto estas homo, kiu laboras en komerco, kiu servas trinkaĵojn, do ĉefe en trinkejoj. Plej ofte, trinkejisto kompetentas por la laboro de preparado, verŝado, miksado kaj servado de alkoholaĵoj, sed ankaŭ preparas kaj servas nealkoholaĵojn kaj kafajn trinkaĵojn.

Trinkejisto, Skyline Hotelo Malmö, 1992
Trinkejisto servanta klientojn ĉe Trinkejo en Jyväskylä, Finnlando, 1961
Trinkejisto faranta klasikan koktelon, 2010aj jaroj
Japana Trinkejisto faranta koktelon en Sakurai, Nara, Japanio, 2021
Hotelaj Trinkejistoj en Toronto, Ontario, 1911

Estas multaj lernejoj por trinkejistoj en la mondo. Trinkejista kurso kutime inkluzivas enkondukon al la historio de alkoholo kaj alkoholaĵoj, metisesiojn pri koktelo, kiel la trinkaĵoj estas produktitaj, la ordo de ilia produktado kaj ilia kongruo kun manĝaĵo, Vino, flirtado [1] kaj pli. En iuj ŝtatoj de Usono homo povas labori kiel trinkejisto nur post akiri specialan licencon.

La naturo de la trinkejista profesio varias de lando al lando. En la plej multaj okcidentaj landoj, trinkejisto estas provizora profesio, kiu altiras junajn virojn kaj virinojn, kiuj interesiĝas pri kompletigo de enspezoj dum studado en universitato aŭ antaŭ ol elekti karieron. En Usono, kie proksimume duonmiliono da trinkejistoj estas dungitaj, ekzistas preskaŭ egalkvanta divido inter tiuj kiuj okupiĝas pri la profesio provizore kaj tiuj kiuj elektas iĝi profesiaj trinkejistoj.

En ĉiuj landoj de la mondo, signifa komponento de la salajro de la trinkejisto estas derivita de trinkmono pagitaj aldone al la salajro de la dunganto. En Usono, ekzemple, la averaĝa salajro por trinkejisto, ne inkluzivante trinkmonon, estis 18 350 USD jare en 2008 [1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti