Koelreuteria
Koelreuteria aŭ esperante kelreŭterio[1] estas plantgenro el la familio sapindacoj (Sapindaceae). La nur tri specioj estas el Orientazio.
Koelreuteria | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiPriskribo habito kaj folioj
redaktiLa Koelreuteria-specioj estas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj arboj aŭ arbustoj, kiuj atingas alton de 15 metroj. La alterne sidantaj folioj estas relative grandaj kaj unufoje aŭ dufoje pare aŭ nepare pinataj.
Infloreksoj kaj floroj
redaktiLa plantoj havas maldense ĝis dense grandajn, piramidformajn paniklajn infreskojn. La flavaj, unusemetriaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj kaj havas duoblan involukron. Ekzistas plej ofte kvin, malofte kvar sepaloj. La kvar aŭ kvin, malofte ses petaloj havas dulobaj skvamoj je la bazo. Ekzistas ok liberaj filamentoj. Tri karpeloj estas kunkreskinta al hipogina ovario. Ekzistas dika disko.
Fruktoj kaj semoj
redaktiLa kapsulfruktoj havas unue rosekolora, poste bruneca, vezikoforma vualon; ili enhavas po tri nigraj semoj.
Kromozomaroj
redaktiLa kromozomnombro estas 2n = 22, 30, 32.
Sistematiko kaj disvastigo
redaktiLa unua priskribo estas en la jaro 1772 en Novi Commentarii Academiae Scientiarum Imperalis Petropolitanae, 16, p. 561–562, tie nomata „Koelrevteria“. Tipspecio estas Koelreuteria paniculata LAXM..[2] la genronomo Koelreuteria honoras la germanan botanikiston Joseph Gottlieb Kölreuter[3].
La genro konsistas el tri orientaziaj specioj:
- Koelreuteria bipinnata FRANCHET (sin.: Koelreuteria bipinnata var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria bipinnata var. puberula CHUN, Koelreuteria bipinnata var. integrifoliola (MERRILL) T.C.CHEN, Koelreuteria integrifoliola MERRILL.): Ĝi estas ĉiamverda specio el Ĉinujo kun duoble paraj pinataj folioj.
- Koelreuteria elegans (SEEMANN) A.C.SMITH: Ĝi havas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj, duoble pinataj folioj. Ekzisztas du subspecioj:
- Koelreuteria elegans (SEEMANN) A.C.SMITH subsp. elegans
- Koelreuteria elegans subsp. formosana (HAYATA) F.G.MEYER (sin.: Koelreuteria formosana HAYATA, Koelreuteria henryi DUMMER): Ĝi nur ekzistas en Tajvano.
- panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata LAXM., sin.: Koelreuteria apiculata REHDER & E.H.WILSON, Koelreuteria bipinnata FRANCHET var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria chinensis (MURRAY) HOFFMANNSEGG, Koelreuteria paniculata var. apiculata (REHDER & E.H.WILSON) REHDER, Sapindus chinensis MURRAY): Ĝi estas ĉiamverda ĉina arbo aŭ arbusto. En Mezeŭropo ĝi estas relative ofta ornamarbo en parkoj kaj ĝardenoj.
Fontoj
redakti- Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae: Koelreuteria, S. 9 - textgleich online wie gedrucktes Werk, en: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 12 - Hippocastanaceae through Theaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-64-1 (Abschnitte Beschreibung, Systematik und Verbreitung)
Referencoj
redakti- ↑ Ginkgo ĉe World Flora Online
- ↑ Koelreuteria ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ California Plant Names - K
Literaturo
redakti- Gordon Cheers (Hrsg.): Botanica. Random House Australia 2003. Deutsche Ausgabe: Tandem Verlag GmbH 2003, ISBN 3-8331-1600-5.
- Urania Pflanzenreich. Band 3: Blütenpflanzen 1, 1. Ausgabe. Urania-Verlag, Leipzig 1991, ISBN 3-332-00367-4.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pacific Island Ecosystems at Risk (PIER): Koelreuteria elegans. Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Edward F. Gilman and Dennis G. Watson: Koelreuteria elegans (PDF; 111 kB) und Koelreuteria paniculata (PDF; 269 kB) University of Florida: 680 Tree Fact Sheets.
- CRC Australian Weed Management - Chinese Rain Tree - Koelreuteria elegans subsp. formosana. Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine