Koh Ker (kmere ប្រាសាទកោះកេរ្ដិ៍, Prasat Kaôh Ké, [praːsaːt kɑh keː]) estas Angkor-epoka loko en en norda Kamboĝo. Ĝi situas 100 km nordoriente de Angkor mem, ĝi estis nelonge la ĉefurbo de la Kmera imperio inter 928 kaj 944 sub reĝo Jayavarman la 4-a kaj lia filo Hasavarman la 2-a. Post kiam la Kmer-imperio estis establita en la Angkora areo (Roluos), Jayavarman la 4-a translokigis la ĉefurbon en 928 preskaŭ 100 km nordorienten al Koh Ker. Ĉi tie oni konstruis multajn templojn sub lia regado, ĝis lia posteulo resetlis al la Angkora areo proksimume dudek jarojn poste. La ejo de Koh Ker estas dominita fare de Prasat Thom, 30 metrojn alta templomonto altiĝanta super la ebenaĵo kaj la ĉirkaŭan arbaron.

Koh Ker
arkeologia loko • geografia objekto [+]

LandoKamboĝo
Koordinatoj13° 47′ 0″ N, 104° 32′ 0″ O (mapo)13.78333333104.53333333Koordinatoj: 13° 47′ 0″ N, 104° 32′ 0″ O (mapo)

PeriodoMezepoko
Materialojbriko, grejso, laterito

Publikojes

Koh Ker (Kamboĝo)
Koh Ker (Kamboĝo)
DEC
Koh Ker
Koh Ker
Lokigo de Kamboĝo en mondo
Map
Koh Ker
Vikimedia Komunejo:  Koh Ker [+]
vdr
La Thom-templo ĉe Koh Ker
Antikva skribo el ruinoj de Koh Ker

Malfrue en 2011 tiu malproksima loko atingis internacian famon kiam Sotheby, aŭkcia firmao specialiĝanta pri la antikvaĵo-komercado, provis vendi statuon de mita militisto de la Kmera Imperio. En marto de 2012, usonaj kaj kamboĝaj registaroj starigis tribunalajn dokumentojn por konfiski la statuon kiun – laŭ iliaj asertoj- oni kontraŭleĝe forrabis de la ejo. Ĝemela statuo, ankaŭ ligita al la ejo de Koh Ker, estas en ekspozicio ĉe la Norton Simon Museum en Kalifornio.