Kokanseroj estas vorto por birdoj ĝenerale sed kutime aludas al birdoj apartenantaj al unu el du biologiaj ordoj, nome la kokoj (Kokoformaj) kaj la anseroj kaj anasoj (Anseroformaj). Studoj pri anatomiaj kaj molekulaj similaĵoj sugestas, ke tiuj du grupoj estas proksimaj parencoj laŭ evoluo; kune ili formas la kokanseran kladon, kiu estas science konata kiel Galloanserae (dekomence laŭ termino Galloanseri).[1] Tiu klado estas subtenata de informo morfologia kaj pri sekvencoj de DNA[2] same kiel pri retrotransposon.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kokoformaj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Kokoformaj Galliformes kaj Anseroformaj Anseriformes
[[]],
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ordinara meleagro, Meleagris gallopavo

Trajtoj

redakti
 
Konataj ekzemploj de Kokanseroj.
 
Hibridoj en Rothschild Museum (Tring)

kvankam estas tre diversaj ekologiaj kaj sekve, kiel adapto al ties diferencaj vivostiloj, ankaŭ morfologiaj kaj etologiaj, estas ankoraŭ kelkaj trajtoj kiuj unuigas ambaŭ grupojn (kokojn kaj anasojn). Multaj el tiuj, tamen, estas pleziomorfaj ĉe Neornithes kiel tutaĵo, kaj estas kunhavataj ankaŭ de Paleognatoj.

  • Galloanserae estas tre fekundaj; ili regule produktas ovarojn kun pli ol 5 aŭ eĉ pli ol10 ovoj, kio estas multo por tiom grandaj birdoj. Ekzemple rabobirdoj kaj kolomboj malofte demetas pli ol du ovojn.
  • Dum plejparto de vivantaj birdoj estas monogamaj, almenaŭ por ĉiu reprodukta sezono, multaj Kokanseroj estas rimarkinde poliginajpoligamaj. Por ornitologoj, tio estas bone konata ĉe anatenoj, ĉe kiuj maskloj are vagadas por "perforti" nevolajn inojn. La ĝenerala publiko plej probable plej konas la poliginiajn kutimojn de gekokoj, ĉe kiuj kutime unu aŭ du virkokoj pariĝas kun tuta kokinaro.
  • Hibridiĝo estas tre ofta ĉe Kokanseroj, kaj diversaj genroj, nekonataj kiel produktantoj de eblaj hibridoj ĉe birdoj, povus interreproduktiĝi kun similaj birdoj. Numidoj sukcese produktis hibridojn kun hejmaj kokoj kaj kun Barata pavo, kun kiu Kokanseroj ne estas tre parencaj. Tio estas grava faktoro, kiu komplikas la studojn pri DNA de tiu parencaro. La Platbeka anaso de Nordameriko ekzemple estas ŝajne pli devena el kelkaj maskloj kiuj alvenis el Siberio, setliĝis kaj pariĝis kun prauloj de Nigra anaso.[4]
  • Idoj de Kokanseroj estas rimarkinde frumaturaj. Ili povas naĝi kaj plonĝi nur kelkajn horojn post eloviĝo kaj la idoj d,e amasuloj estas kovritaj de plumoj kaj povas flugi longdistance tuj post eliro el la amasnesto.
  1. Sibley, C, Ahlquist, J. & Monroe, B. (1988)
  2. Chubb, A. (2004)
  3. Kriegs et al. (2007)
  4. Kulikova, I. et al. (2005)

Referencoj

redakti
  • Benson, D. (1999): Presbyornis isoni and other late Paleocene birds from North Dakota. Smithsonian Contributions to Paleobiology 89: 253-266.
  • Chubb, A. (2004): New nuclear evidence for the oldest divergence among neognath birds: the phylogenetic utility of ZENK(i). Molecular Phylogenetics and Evolution 30: 140-151
  • Feduccia, A. (1999): The Origin and Evolution of Birds, Second Edition. Yale University Press, New Haven.
  • Kriegs, Jan Ole; Matzke, Andreas; Churakov, Gennady; Kuritzin, Andrej; Mayr, Gerald; Brosius, Jürgen & Schmitz, Jürgen (2007): Waves of genomic hitchhikers shed light on the evolution of gamebirds (Aves: Galliformes). BMC Evolutionary Biology 7: 190 (Fulltext).
  • Kulikova, Irina V.; Drovetski, S.V.; Gibson, D.D.; Harrigan, R.J.; Rohwer, S.; Sorenson, Michael D.; Winker, K.; Zhuravlev, Yury N. & McCracken, Kevin G. (2005): Phylogeography of the Mallard (Anas platyrhynchos): Hybridization, dispersal, and lineage sorting contribute to complex geographic structure. Auk 122 (3): 949-965. [angle kun rusa resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2 PDF fulltext Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine. Erratum: Auk 122 (4): 1309. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2
  • Sibley, C.G.; Ahlquist, J.E. & Monroe, B.L. (1988): A classification of the living birds of the world based on DNA-DNA hybridization studies. Auk 105: 409-423.