Kolibo estas konstruaĵo koneksanta kun "karpata salaŝado". En Beskidoj kurloko estas la nomo de konstruaĵo troviĝanta en salaŝo, kiu servas kiel sezona loĝejo de paŝtistoj kaj kiel spaco, en kiu estas de ili prilaborataj laktaj produktoj kaj konservataj objektoj de portaga bezono. Temas pri domo sen fumtubo, kun malfermita fajrejo, el kiu la fumo eliris rekte tra interspacoj inter trabo de fostodomo kaj tra breĉoj en tegmento. Sur teritorio de iama Ĉeĥoslovakio la koliboj estis disvastigitaj en la karpata parto (Beskidoj, Javorníky, Vsetínské vrchy, Hostýnské vrchy, Vizovica montetaro, Blankaj Karpatoj). La koliboj en la teritorio de Ĉeĥio en la plej devena aspekto ne konserviĝis, hodiaŭ estas malĝuste per tiu ĉi nomo nomataj stilaj restoracioj.

Salaŝa kolibo en Muzeo de ligna porcelano en Držková