Colymboides

(Alidirektita el Kolimboidenoj)

La birdogenro Colymboides enhavas tri speciojn de prakolimboj dataj el malsupra Oligoceno aŭ supra Mioceno. Ĝi estas la plej aĝa senerara gavioforma genro konata ĝis 2009, estas amplekse konata el frua Priaboniano – antaŭ ĉirkaŭ 37 milionoj da jaroj (mj) en malsupra Eoceno – al supra Mioceno (malsupra Burdigaliano, malpli ol 20 mj) el nesalakvaj kaj maraj rokoj de okcidenta Eŭrazio norde de Alpa sistemo, inter Atlantiko kaj la iama Turgaja Maro. Ĝi estas kutime lokita jam en la Gaviedoj, sed kutime[1] en subfamilio Kolimboidenoj, dum la modernaj kolimboj formus la subfamilion Gavienoj. Sed la materialo de Colymboides estas ĝenerale tre distinga el la modernaj kolimboj, kaj povus fakte aparteni al nune formortinta familio de primitivaj gavioformaj. Plie, la supozita genro povus bone esti estinta parafiletika, ekzemple pri Dyspetornis – kiu estas nune enhavata ene – kaj povus esti separata denove. Kruro de nepriskribita malgranda kolimbo estis trovita en kuŝejo de malsupra Oligoceno ĉe Enspel (Germanio); ĝi povus aŭ ne aparteni al Colymboides. La plej bone studita specio, Colymboides minutus, estis priskribita de Robert Storer[2] kel multe pli malgranda ol la modernaj kolimboj kaj ne tiom bone adaptita al plonĝado.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Kelkaj (ĉefe Robert W. Storer) malkonsentis, kutime ĉar ili separis Gaviella en plej baza subfamilio de Gaviedoj kaj konsideris Colymboides la praulo de Gavia. Pli ĵusaj fakuloj ĝenerale malkonsentas almenaŭ rilate tiun lastan: Storer (1956), Olson (1985), Mayr (2009: pp.75–76)
  2. Robert W. Storer (1956). “The fossil loon, Colymboides minutus”, The Condor 58 (6), p. 413–426.