Kolob

laŭ mormona teologio, la stelo aŭ planedo kiu estas la plej proksima loko al la trono aŭ fizika loĝejo de Dio

Por la sekvantoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, Kolob estas steloplanedo kiu estus la plej proksima loko al la trono aŭ fizika loĝejo de Dio. La mencio de ĉi tiu supozebla astro troviĝas en la Libro de Abrahamo, unu el la kanonaj libroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj de aliaj malpli grandaj mormonaj kongregacioj.

Detalo de la hipocefalo de Joseph Smith kiu, laŭ Joseph Smith, enhavas reprezentadon de Kolob (numera referenco 1).

La unua referenco pri Kolob aperis en la Libro de Abrahamo, origine publikigita en la ĵurnalo Times and Seasons en 1842, kaj nuntempe inkluzivigita en Multevalora Perlo kiel parto de la kanono de la mormonismo:

Citaĵo
 «(...) kaj mi vidis la stelojn, kaj ili estis grandaj, kaj ke unu el ili sin trovis pli proksima al la trono de Dio; kaj multaj el la grandaj estis proksimaj;... kaj la nomo de la plej granda estas Kolob, ĉar ĝi proksimas al mi, ĉar mi estas la Eternulo via Dio; ĝin mi starigis por regado super ĉiuj kiuj apartenas al la sama ordo...» 

La laŭlitera interpreto pri Kolob kiel vera planedo aŭ stelo ludas gravan rolon en la formado de la mormona religio kaj por la kritiko, kreante novajn konceptojn: Dio loĝas en ĉi tiu universo kaj ke la kreado laŭ la Biblio okazis lokaskale, ĉu kreado de la tero, la sunsistemo aŭ alia galaksio, anstataŭ ol la tuta fizika realeco konata.

Kolob estas afero nur mormona. Nek tradiciaj kristanoj nek sciencistoj kredas je ĝia vera ekzisto.