Kolombia akademio de la lingvo

4° 36′ 06″ Nordo 74° 04′ 07″ Okcidento / 4.6015785 °N, 74.068498 °U / 4.6015785; -74.068498 (mapo)

Kolombia akademio de la lingvo
organizaĵo
Informoj
fondodato 1871
Situo
Geografia situo 4° 36′ 6″ N, 74° 4′ 7″ U (mapo)4.6015785-74.068498Koordinatoj: 4° 36′ 6″ N, 74° 4′ 7″ U (mapo)
lando Kolombio
Kolombia akademio de la lingvo (Kolombio)
Kolombia akademio de la lingvo (Kolombio)
DEC
Kolombia akademio de la lingvo
Kolombia akademio de la lingvo
Map
Kolombia akademio de la lingvo
vdr

La Kolombia Akademio de la lingvo (hispane Academia Colombiana de la Lengua) estas akademio de la hispana lingvo kies tasko estas kontroli la disvolvon de la hispana lingvo en Kolombio, ĝi estas membro de la asocio de akademioj de la hispana lingvo. La sidejo de la akademio situas en la ĉefurbo de la lando, ĉe Bogoto. Ĝi estis fondita en 1871 de grupo de elstaraj filologoj kaj verkistoj, kiel Rufino José Cuervo kaj Miguel Antonio Caro.

Historio redakti

 
Statuo de Félix Restrepo kaj la sud-okcidenta flanko de la akademio.
 
Statuo de Miguel Antonio Caro.

La kolombia akademio de la lingvo estas la plej malnova el ĉiuj la hispanaj akademioj de la hispana lingvo en Ameriko, kaj la dua plej malnova, nur superata de la Reĝa Akademio Hispana [1]

La unua sidejo de la akademio situis ĉe la hejmo de la fondinto kaj eks-presindanto kolombia Miguel Antonio Caro, ĝi estis konstruita inter 1916 kaj 1918 sed ĝi estis detruita por konstrui grandan avenuon.

La nuntempa sidejo situas je la "carrera 3a con Calle 17", ĝi estis konstruita fine de la 1950-a jardeko. La konstruaĵo estis dizajnita de la arkitekto hispana Alfredo Rodríguez Ordaz, ĝia stilo estas novklasika.[1] La akademio estis gastiganto de la 3-a kongreso de akademioj je 1960.

Ekde 1960 la akademio estas la oficiala konsilanto de la kolombia registaro je lingvaj aferoj.[1] La nuna direktoro estas Jaime Posada Díaz.

Biblioteko redakti

La biblioteko estas dividita je tri sekcioj. La unua estas nur uzebla de reserĉistoj kaj esploristoj, ĝi nomiĝas "Antonio Gómez Restrepo" kaj estis akirita je 1971, tiu ĉi sekcio havas 18.000 librajn volumon kaj eksterlandaj kaj naciaj. La dua sekcio estas referenca kaj havas 17.000 volumon librajn, ĝi estas konsultebla de la ĝenerala publiko. La tria sekcio estas la oficejo de informado, ĝi havas 2.000 librojn kaj estas konsultebla de studantoj.[1]

 
Blazono de Kolombio ĉe la enirejo de la akademio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Asociación de Academias de la Lengua Española (2009). Presentación de la Academia Colombiana de la Lengua (hispane). Arkivita el la originalo je 2008-02-19. Alirita 28-a de marto 2010.

Eksteraj ligiloj redakti