Kolono de Vinogradskij

Kolono de Vinogradskij estas simpla maniero kultivi vaste diversan sistemon de mikroboj inverntita far rusa mikrobiologo Sergej Vinogradskij. La aranĝaĵo por kultivado estas longa vertikala tubo (ĉ. 30 cm longa, >5 cm larĝa) el travidebla materialo (t.e. vitroplasto) kun laga koto kaj akvo. Kiel aldonaj fontoj de nutraĵaj elementoj oni ankaŭ aldonas diferajn facile atingeblajn organajn substancojn. Ekzemple, papero rolas kiel fonto de celulozo, ŝeloj de birdaj ovoj kiel fonto de kalcio en formo de karbonato, gipso enhavas ambaŭ kalcion kaj sulfon (sulfaton de kalcio) ktp. La kolonojn oni ŝtopas, metas en sunan lumon kaj kovas dum kelkaj semajnoj (almenaŭ unu monato). Dum kultivado en la kolono aperas gradientoj de oksigeno kaj sulfo, kaj en diferaj partoj de gradientoj diferaj organismoj kreskas. La kutimaj organismoj trovataj en kolonoj de Vinogradskij inkluzivas: Clostridium, Desulfovibrio, Chlorobium, Chromatium, Rhodomicrobium, Beggiatoa kaj multaj aliaj specioj de bakterioj, cianobakterioj kaj algoj.

Tri kolonoj de Vinogradskij en unua semajno de kultivado. Unua (de live) kolono enhavas nur grundon kaj akvon, kaj la aliaj du estas modifitaj per fosfatoj, nitratoj kaj sulfo.
Samaj kolonoj en la 7-a semajno. Ekkreskis kolonioj de algoj, cianobakterioj kaj eŭbakterioj. Ruĝaj regionoj en meza parto de kolono estas kolonioj de purpuraj nesulfaj bakterioj (t.e. Rhodospirillaceae). Krome, en tria kolono laŭ flanko videblas kolonio de purpura sulfa bakterio Chromatium.

Depende de aldonaj substancoj, multego de aliaj gradientoj povas aperi. Sed gradiento de oksigeno neeviteble ekzistas en ajna kolumno de Vinogradskij, ĉar oksigeno ne estas bone solvebla en akvo kaj sobaj partoj de kolono rapide iĝas senoksigena. Pro tio aerobioj troveblas nur en supraj partoj de kolono, kaj ili plejparte produktas verdan koloron. Neaerobiaj fototrofoj troveblas pli sobe, eĉ en fazo de koto, ĉar lumo atingas ilin tra travidebla muro de la kolono.

Eksteraj ligiloj redakti