Skulptistoj en la Antikva Romo, pentraĵo de Lawrence Alma-Tadema (1877).

Koloso (de la latina colossus -"statuo de grando pli granda ol natura"-, kaj tiu de la greka kolossos -"giganta statuo"-) estas termino por aludi al la statuo de enorma grando, kiu multe superas la naturan grandon, kvankam oni uzas ankaŭ la adjekton "kolosa" por kvalifiki arkitekturan elementon de misproporcia grando (ciklopaj murŝtonegoj, gigantaj ordoj) aŭ edifico de gigantaj dimensioj (arkitektura kolosismo).

La etimologio de la grega vorto ne estas precize konata, ĉar ĝi aperas nur en la tekstoj el la priskribo kiun faras Herodoto pri la egiptaj statuoj. La romiaj tekstoj uzis la vorton por aludi al la bronza statuo de la dio Helios kiu staris ĉe la enirejo de la haveno de Rodoso (la Koloso de Rodoso, kiu laŭ Plinio la Maljuna havis 70 ulnojn de alto -ĉirkaŭ 32 metrojn-), kaj nomigis tiel ankaŭ la granda statuon de la imperiestro Nero kun tiu kiun oni starigis poste ĉe la amfiteatro Flavio (nome la Koloseo).

La NPIV resumas tiujn difinojn: koloso kiel Statuo de grandegaj dimensioj kaj Giganta homo aŭ regno, dum kolosa estus Havanta eksterordinarajn proporciojn aŭ ecojn.[1]

Laŭ Francisko Azorín kolosokolosaĵo estas Grandega bildo, objekto, aŭ konstruaĵo.[2] Li indikas etimologion el la greka kolossos (kolosa statuo), el kolos (granda), kaj de tie la latina colossus.[3]

NotojRedakti

  1. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  3. Azorín, samloke.