Coltău
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Koltó)
Coltău [kolteŭ] (hungare Koltó) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Baia Mare. En 1992 en ĝi loĝis 1862 (rumanoj, 75 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1405. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye).[1][2]
Coltău | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Maramureș | |
Alinome | Koltó (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 36′ N, 23° 31′ O (mapo)47.59833333333323.524722222222Koordinatoj: 47° 36′ N, 23° 31′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 171 m | |
Poŝtkodo | 437283 | |
Loĝantaro | 2,557 (en 2011; 2.148 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 108838 | |
Administre ĝi ĝis 2004 apartenis al la komunumo Săcălășeni. Per la leĝo 267/2003 ĝi iĝis aparta komunumo, al kiu apartenas ankaŭ la vilaĝo Cătălina[3].
Renomaj personoj
redakti- Imre Szász (n. 24-a de septembro 1934): muzeologo en loka Petőfi-Teleki Múzeum.
- Sándor Teleki, grafo (Kolozsvár, 27-a de januaro 1821 – Nagybánya, 18-a de aprilo 1892), oficiro, politikisto, memuaristo, la iama posedanto de loka kastelo.
- János Teleki (pli juna), hungara grafo, oficiro, politikisto.
Eventoj
redakti- Inter la 9-a de septembro kaj la 20-a de oktobro de 1848 Sándor Petőfi kaj Júlia Szendrey tie pasigis la mielmonaton en la kastelo de grafo Sándor Teleki. Tie li verkis la faman poemon Szeptember végén.[4]
- En 1867 Mór Jókai pasigis kelkajn tagojn en la kastelo.
Fonto
redakti- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Lege pentru înființarea unor comune (2004-02-24). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-04-07 .
- ↑ Tradukaĵoj de Kalocsay kaj d-ro Fiedler Arkivigite je 2006-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto